tas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la
nomo de niaj parohxanoj?
MICXJO. Jes, mi restas.
ESKO. Nu, mi ne volas plu dauxrigi. Mi nevolonte lauxdas min mem;
la memlauxdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni
sin defendas je subpremo de l' mondo.--Kia maliceco cxe tiu viro.
Kvazaux lapo li alkrocxigxis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme
atentigis la fiancxon pri la eble plia profito de ledobotista metio.
KARRI. Metion cxu je ledo cxu je ligno li lasas kaj komencas kvazaux
talpo fosi la teron. Tion li hodiaux decidis.
ESKO. Tio estas alia afero.
KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj
deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel
mastro estru en Kontinkorpi. La cxirkauxanta picearo faligxu kaj
la urso grumblante malproksimigxu; suficxas loko al vi ambaux.
Krakegante brulu via brulkampo kaj alten levigxu densa fumo,
sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post
dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la greno kaj tie,
kie nun estas griza marcxo kaj la gruo konstruas sian neston,
tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino cxe flanko de l' monteto
melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la sxtona platajxo
ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem
akrigas vian falcxilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree
supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, gxis fine
via kapo mallevigxos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo
kaj estimo falu sur vian tombaltajxeton.--Mi trinkas por via felicxo.
(Trinkas.)
ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturnigxon pensante, ke sen trompo,
tiu felicxo estus la mia.--Sed mi silentas.
KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon
kaj kuragxe antauxenrigardu en la estontecon.
JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantauxen mi ne
intencas rigardi, kaj fine pro sxvito de mia frunto rekompencon mi
esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilajxojn, kiuj min
povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera
frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro,
fruktoportan grenon sxangxi al velkinta pajlo.
KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero cxiam uzas belajn vortojn.
Malsukceso nin cxiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian
grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinsxelon en vian panon kaj displugu
pliajn marcxojn kaj kampojn. Laboru, sxparu kaj kondutu vin ho
|