ienon.
IVARO. Tion mi tuj faros.
ESKO. Mi farigxos via inspektisto, Ivaro!
IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia
arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia
mastrino.
ESKO. Kiu intendantedzino?
IVARO. Nia patrino, kompreneble.
ESKO. Nu, nu, mi komprenas!
IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la cxevalon. Ne falu de tie,
postludanto.
ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!
IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Cxi tie venas
ricxuloj.--Gxojmarsxon, tajloro, gxojmarsxon! (Ili ekveturas. Andreo
ludas marsxon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.--Du kromgastoj,
celante postedzigxan feston de Esko, venas el dekstre.)
1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Micxjo
auxdigxas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?
2:A KROMGASTO. Mi ankaux ion auxdis.
1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaux ili
revenas, portante Micxjo'n, kiu rompis sian piedon.)
MICXJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!
1:A KROMGASTO. La kantoro trovigxas en festo cxe la botisto Tobio.
Tien ni portas vin.
MICXJO. Pro Dio, cxu mi tie aperu?
2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie trovigxas.--Cxu via
piedo estas tre difektita?
MICXJO. Ho, kiel mi suferas!
1:A KROMGASTO. Gxi ja estas rompita. Kiel tio okazis?
MICXJO. Mi, malsagxulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel
koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpasxis kaj rompis mian
piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kauxzis tion
cxi! Bone, cxar li ne vidis mian falpasxon. (Lauxte.) Estas
netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaux en kolbaspoto
de diablo.
1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.
MICXJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!
1:A KROMGASTO. Gxuste tien ni rapidu, se vi deziras resanigxi. Via
piedo devas esti lignoligata.--Malfruigxo povas malbonigi la aferon
kaj vin lamigi.--Ekprenu lin, vi ankaux, kaj ni rapidu. (La
kromgastoj, portante Micxjo'n ekiras.)
Akto kvina.
(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l' dometo estas tablo,
sur kiu vidigxas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero.
Malantauxe vidigxas pinarbaro.--TOBIO kaj ZEBEDEO venas el
maldekstre.)
TOBIO. Cxu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj ecx ekstere
sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraux aperas cxe sxi,
cxar en sia juneco sxi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Sxi tre
placxis al la
|