enhavas mangxajxon?
ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.--Terure ankaux mi malsatas.
Maldolcxe! Mi povus, kiel plej bona birdcxasista hundo, senti flaron
de pano en porvojagxa sako de l' veturanto, kaj vere, agrablan flaron
de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian
insistan malsaton mi neniam antauxe spertis. Sed iom da pacienco
ankoraux, baldaux nia patrino donos al ni mangxon.
IVARO. Buterpanon sxi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo
kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la cxevalon. (Intencas iri
dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni
ambaux senindulge baldaux trovigxos en la pendingo. (Iras.)
ZAKARIO. Mi bone gardos lin.
NIKO (aparte). Ankaux mi volonte volus malplenigi teleron da pizajxo,
cxar mi estas malplena kiel en la malliberejo antaux du semajnoj.
Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj
vojetojn de mia infaneco.
ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran
krimon, alproprigi al si havajxon de alia persono, gxin ensxovi en
sian propran posxon kaj sin forsxteli. Konsideru tion, mizerulo!
NIKO. Silentu tuj, kokinsxtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi
liberigas la manon el la sxnurego, ekprenas vian hararon kaj
disjxetas la ventoneston en la aeron.
ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia
kapo rekuragxigante.--Fripono! Cxu vi insultas min? Atentu, ke mi ne
ekprenu vin je la gorgxo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.
ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.
IVARO (venigas cxevalon kun cxaro sur la scenejon). Pri kio Esko
disputas?
ESKO. Tiu senhontulo min insultas, cxar mi kristanmaniere lin
riprocxis pri lia sxtelo.
IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin
riprocxante pro tio, por kio ni devus lin danki.--Nun cxiuj supreniru
en la cxaron, mia cxevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas.
(Cxiuj sin lokas sur la cxaron.) Mi, via veturigisto, sidigxas
antauxe, onklo kun nia orkoko, sidigxu en la mezo, poste Esko, kaj vi
kun via fluto malantauxe, kaj ludu tiel, ke la cxielo krevas.
ANDREO. Mi ludos!
IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia cxevalo galopos!
ANDREO. Mi ne elfalos.
IVARO. Kie estas via cxapelo, Esko?
ESKO. En la arbaro, sed restu tie ecx deko.
IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkocxapelojn.
ESKO. Kaj orajn posxhorlogxojn. Ni acxetu oficistan bienon de l'
sxtato aux farmu sinjoran b
|