ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas
mem.
JANJO. Mi vin dankas ankaux pro via procedo. Per malsevereco eble mi
estus farigxinta malbonmora kaj nun estus malfelicxa knabino,
malestimata de cxiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkasxe povas
renkonti la rigardojn de mia patro kaj fiancxo.
MARTO (aparte). Ho, Dio! sxia parolo varmigas mian koron!
NIKO. Bela tago! Brueton mi auxdas el suproj de l' pinoj en la
arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.--Najbaroj, la suno proksimigxas al
sia subiro; do forjxetu malamon kaj persekuton antaux ol regxo de l'
tago kasxas sian vizagxon. Konkordon mi deziras!
TOBIO. Mi ankaux, antauxa mia kunkreskulo. Jen mian manon!
NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!
ESKO (aparte). Ecx mia sxtonmalmola koro sin movas kiel sxtono, kiun
oni movas. (Lauxte.) Ni cxiuj repacigxu! Kriscxjo, bonsaluton!
KRISCXJO. Bonsaluton!
ESKO. Bone!--Cxu Ivaro?
IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn
plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.
ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.
IVARO. Pardonu mian sxerceton. Repacigxon efektive mi ankaux deziras.
Plivole vizagxoj de amikoj ol de malamikoj min cxirkauxu!
TOBIO. Marto, vi ankaux plibonvoligu vian koron! Vi silentas.
ZEBEDEO. Edzino de Tobio, auxskultu al miaj vortoj. En koroj de cxiuj
vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraux vi kaj tiu penso
sencxese vian sangon boligas; sed enprofundigxu en vian propran
koron, virino, kaj vi trovos kauxzon de via kolero kaj furiozo tie.
Kredu min!
TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, auxdu!
MARTO. Cxu tiu cxi ne estas tago de malgxojo kaj cxagreno? Niaj filoj
fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!
ESKO. Pardonu al ni!
MARTO. Pardoni vin! Cxu cxio per tio estas riparata? Antaux ol viajn
faracxojn dum tiuj vojagxoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la
mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)
NIKO. Gxuste jes, Janjo mia! Auxskultu, kion subdiris al mi mia
filino kaj kion mi jam mem ankaux konsideris.--Amikoj ja kutimas
egaldividi la kaptajxon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent
kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Kriscxjo?
KRISCXJO. Tiel estu!
NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj
malsagxajxoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faracxojn.
TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi
kredis. Duonon de l' gajno!
NIKO. Mi restas je mia v
|