ngvon de l'
vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno
kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia felicxo. Gxoju, Janjo!
JANJO. Venis do la tago de felicxo, kiun antauxe kiel malproksiman
lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj gxi ne volis al mi
proksimigxi. Nun tio okazis, sed mi ankoraux sentas min fremda en
gxia varma brilo, mi sentas min timema kvazaux infaneto.--Samtempe
mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi
transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. Sxi ne malbenis
vin, nur benis kaj diris: "Se foje via patro revenos al vi, diru
al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!"
Tion sxi diris jxus antaux ol sxiaj okuloj fermigxis.
NIKO (devisxante siajn larmojn). La buklohara angxelo de l' konkordo
hodiaux regas. Svingante sian negxblankan flagrubandon sxi el la
ventega maro mian sxipon kondukas al la haveno de l' kvieto, kaj ree
min cxirkauxas regiono de mia infaneco kaj gxiaj vidajxoj, pasxtejoj,
erikejoj, herbejoj falcxitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj
drasxejoj; cxion tion cxi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon
auxdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio
gaje mi volas gxin pasigi kaj malamiko, enviante mian felicxon tiam
ne ekzistu.--Kun logxantoj de tiu domo, kun vi cxiuj konsentigxi mi
deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj sxangxigxu en amikan
brilon. Kamaradoj kaj kunvilagxanoj, tion ni faru!
ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!
TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tusxas mian koron!
NIKO. Cxi tiu estas ankoraux hejmo de Janjo; permesu, ke gxi ankaux
estu la mia dum tiu vespero.--Janjo mia, pro vi ne farigxu kolero cxi
tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn
gezorgantojn ne devas moki, cxar sciu, ili tamen donis al vi
rifugxejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutrajxon kaj
vestojn.
JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema gxis la morto.
TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion cxiam asertis.
MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaux vi, tamen pri unu
afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun
vi--cxar mia karaktero estas ekkolerema--tion mi konfesas, sed cxu mi
iam sentigis al vi mian manon?
JANJO. Neniam, zorgantino mia!
MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas
kvazaux hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj ecx, se mi ilin
kripligus per batoj, tio
|