la sxtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi
tiam trovigxis kaj alvenis rekte el angla sxipo. Cxion tion cxi mi
povas atesti; ankaux tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de
tiu viro.
ZAKARIO. Gxin vi ricevos, kiam placxos al mi.
IVARO (aparte). Cxu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.
ESKO (starante malantaux la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas.
(Eriko, la helpjugxanto venas.)
TOBIO. Jen la helpjugxanto kvazaux laux peto.--Mi admonas vin en nomo
de l' legxo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita
sxtelisto de l' grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.
ERIKO. Kion vi babilas? Tiun sxteliston oni ekkaptis hieraux cxe la
pregxejo de Vanaja, mi mem cxeestis.
IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaux mi.
ESKO (aparte). Mi estas malfelicxa!
NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?
ERIKO. Kian sxercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo,
kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaux kelkaj tagoj mi
vidis vin porti en Hameenlinna?
NIKO. Auxskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaux aliaj, se placxas al
vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikajxeton en
Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri sxtelisto, kiun oni supozis
trovigxi en la cxirkauxajxo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni
grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi
la sxteliston, se li vidigxus, sur sian cxaron kaj lin veturigi al
sia hejmparohxa policestro. Mi sciigxis, ke ni estis samparohxanoj
kaj, cxar mi estis tre laca, placxis al mi atingi la hejmon
veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri
gxustan similecon kun la sxtelisto. Cxio farigxis lauxdezire. Dum la
mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun
pinton kaj faris makulon apud la nazon--kaj gxi ree forigxu!
(Devisxas la makulon.) Plue alian jakon kaj cxapelon, kiujn donis al
mi la mastro, kaj la fama sxtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj
kvazaux agloj sin jxetis sur min, ligis kaj kun gxojkrio--cxar ili
kredis sin trovintaj multekostan trezoron--veturigis min hejmen. Jen
mi nun staras kaj dankas por la veturigo.
ERIKO (ridas). Sxerculo!
JANJO. Patro mia, estu bonveninta!
KRISCXJO. Estu bonveninta! Vi venis gxustatempe. Ho, kiel felicxe!
Jen do estas la patro de Janjo, sxia gxusta edziniganto. (Al la
helpjugxanto.) Helpjugxanto, farigxu mia svatisto.
ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forgxisto Kriscxjo, bonega kaj brava
viro
|