i
kun sxi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Cxu la fiancxino
estas trovebla? Venu bonvole tien cxi; mi havus ion por diri al vi.
(Greto envenas.) Cxu vi konas min?
GRETO. Vi ja estas Esko?
ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro,
nemokinda, kvankam kelkaj emas sxerci kun li, bedauxrinde.
GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?
ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj,
lacertoj kaj ranoj, per cxiuspecaj bestoj, kiuj rampas aux plauxdas
sur la tero. Mian florantan kampon vi sxangxis al kardujo, mian
tritikan supon al mizera kacxo, kaj pro vi mi nun devas honti antaux
la tuta mondo.--Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco
vin punos! Gxia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi
ja farigxos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj
frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu.
Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraux, kiam vi estos sendenta kaj
kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!
GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)
ESKO. Senhontulo! Sxi, kiu lauxlegxe devus esti mia fiancxino, min
insultegas. (Renversas la mangxotablon.)
MICXJO. Esko! Cxu vi frenezigxis? (Greto kaj unu el la virinoj venas
el dekstre.)
LA VIRINO. Ho, Dio! Jen cxio kusxas; jen la pizosupo kaj la
viandajxoj.
GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.)
Li estu punota!
ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj gxin frakasas
kontraux la muro.)
MICXJO. Trankviligxu, Esko! Vi ja sercxas vian malfelicxon.
ESKO. La fenestroj ankaux splitigxu! (Ekprenas benkon per kiu li
frakasas la fenestron.) Tiele!
GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!
ESKO. La dua fenestro ankaux. (Frakasas ankaux la duan fenestron.)
MICXJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien cxi
cxiuj kuras, kuregas.--Vi estas perdita! (Esko rapide metas cxapelon
sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian sxultron.)
ESKO. Sekvu min, Micxjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste
vidigxas viroj cxemizmanikaj preterkuri la pordon de l' domo post li,
kriante kaj bruante.)
Akto tria.
UNUA PARTO.
(Strato en Hameenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordsxtono.)
IVARO. Kiu tago estas hodiaux? Mi kredas lundo, kaj morgaux Esko
revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriajxojn por la
bonveniga festeno, sed vane. Cxio estas ko
|