entulo.--Mi iros por elsercxi vian cxapelon.
ESKO. Ne iru, alie ni farigxos malamikoj.
ANDREO. Cxu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri
inter la homoj?
ESKO. La hararo tauxgas, kvankam vi gxin foje tre mokis, vi. Mi tion
cxiam memoros.
ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.
ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco
kaj ekkoleremo! Ankaux miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj
virsxafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!
ANDREO. Mi ilin vidis.
ESKO. Rigardu min atente kaj senvocxe en la okulojn. Faru tion tuj,
Andreo, alie al vi okazos malbone!
ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)
ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tusxu ankaux tiun tufon sur mia
kapo.
ANDREO. Pro kio?
ESKO. Gxi estas tusxinda. Obeu dum serena tempo.
ANDREO. Vi estas strangulo.
ESKO. Tia tufkapulo. Ensxovu vian manon en gxin, estas sendangxere.
ANDREO. Sed kion tio utilas?
ESKO. Mi nescias ecx mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.
ANDREO. Nu, mi palpas gxin. (Tusxas lian hararon.)
ESKO. Duan fojon! (Andreo tusxas lian hararon.) Jes, kaj la trian
fojon!
ANDREO. Vi petolsxercas. Mi jam tusxis.
ESKO. Tusxu ankoraux la trian fojon!
ANDREO. Ho, mi, malfelicxulo, al kio mi okaze venis!
ESKO. La trian fojon.--Tusxu!
ANDREO. Mi tusxas. (Li tusxas.)
ESKO. Jes, tia hararo gxi estas, kaj mem mi gxin portas, same kiel la
okulojn.
ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.
ESKO. Obstina kaj ekflamema laux naturo.
ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.
ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaux sorcxita kontrauxstaras min.
(Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra
fiancxino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis
kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Micxjo Vilkastus, li
estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj
forkuris kvazaux rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaux ia
malnova malkonsento.
ANDREO. Ne premu mian gorgxon!
ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Micxjo Vilkastus tiel emociis
mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorgxon de Andreo, kiu klopodas
liberigxi.)
ANDREO. Ne sufoku min!
ESKO. Ha, tajloro!
ANDREO. Venu por helpi min!
ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la
tajloro svenas kaj restas senmova.) Cxagreno post cxagreno fine
senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel sxtono.
Pensu, se... (Skuas l
|