kaj malgraux tio vi min
ekzamenas kaj nomas sxtelisto. Kia senhonteco!
IVARO. Onklo! Gxis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis
cxiun mian monon kaj kune kvazaux porkoj ruligxis sur pajlajxo en
anguloj de drinkejo. Cxu ni nun malamikigxus pro kelkaj nekonvenaj
vortoj, trorapidece diritaj?
ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas
malkonsentema.--Amikoj ni do restu dauxre!--Diru al mi verece: cxu
via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?
IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.
ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara
dometo sur la platajxo.
IVARO. Sed se panjo vin forpelos?
ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni
interdisputas, ecx interbatigxas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas
gefratoj.--Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via cxevalo?
IVARO. Sur la korto de burgxo Nylund staras la skeleto, kovrata de
bruna felo.
ZAKARIO. Gxi staras tamen ankoraux!
IVARO. Jes, gxi staras, ecx iafoje movigxas, kio sciigas, ke la
mizerulo ankoraux vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston
kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.
ZAKARIO. Mi revigligos gxin; fojnon kaj avenon gxi ricevos.
IVARO. Cxu vi posedas monon?
ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj
artifikajxoj.
IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn acxetajxojn!
ZAKARIO. Nenio suficxas por acxetajxoj, tute nenio. Por la mono ni
nur ricevos nutrajxon por la cxevalo kaj litron da brando en la
Mezvoja drinkejo.
IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.
ZAKARIO. Sensencajxoj! Lertulo sin malkonfuzas ecx el pli malfacila
embaraso.
IVARO. Neeble estas liberigxi el tiu dilemo. La prezo de l' sxargxo
estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en cxio
tio cxi vi estis al mi tre helpema.
ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.
IVARO. Cxu vi povas havigi al mi dek talerojn?
ZAKARIO. Ne ecx moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.
IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.
ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraux restas.--Auxskultu al mi! Dum la
reveturado rabistoj cxion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni
devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn,
kiujn ni ambaux, dank' al Dio, suficxe havas en kapo kaj vizagxo.
IVARO. Diru: dank' al brando!
ZAKARIO. Sed kia sxajnas al vi mia projekto?
IVARO. Mi dubas, cxu ili kredos gxin.
ZAKARIO. Ili
|