j la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj
batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj
trovajhoj de multekosta metalo, kio vigligis la loghantojn de chiuj
regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj
koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu
estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo klinighis en humila
respekto kaj senlima admiro antau la heroeco de viroj de la Nordo.
En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitigho, multaj
homoj ekkonsciis kiel bele estas--esti homo. Kaj chiuj atendis en
angora strecho, chu atingos ghustatempe sian celon_--la alaska stafeto.
La Alaska Stafeto
Chapitro 1
Epidemio
Januara vespero 1925.
Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ghi kuregis tra la
stratoj de la urbeto Nome kiel furioza chevalo. Ghi fajfis, bruegis,
ghemis. Ghi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en
varmigitajn loghejojn.
Post la sesa horo la vento ankorau plifortighis. Ghi suprenlevis de
sur la tero freshan neghon, portis ghin alten kaj pelis ghin antau
sin. El malproksimo audighis malserena bruado de grandegaj
glaciblokoj, kiuj pushis unu la alian, kunighis kaj denove rompighis,
ghis la tero tremis.
Malgrau la malbona vetero, chirkau la sepa horo la pordoj de la
domoj malfermighis kaj en la neghblovadon eliris gepatroj kun siaj
infanoj. Ili apenau transpashis la sojlon de la domo, kiam la vento
atakis ilin, ghi ekpikis iliajn vizaghojn kaj penetris ghis la ostoj.
La irantoj ektremis pro la malvarmo, entirighis en siajn peltajn
mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj shalojn kaj iliajn chapojn
malsuprentiris ghis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis
ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.
"Terure!" ghemis plenaghuloj kaj la infanoj singultis.
Sed neniu revenis hejmen. Chiuj rapidis al la hotelo, kies hele
lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.
En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaue apud la
scenejo svarmis infanoj. Malantaue sidis plenaghuloj, kiuj ridante
observis la svarmadon de siaj infanoj.
"Mi diras al vi, ke fraulino Elias devas havi nervojn kiel shnurojn,
por ebligi al shi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison
al sia najbarino.
"Mi opinias, ke shi jam alkutimighis," respondis la sinjorino.
"Sed tamen.... Almenau por mi tio estus super la fortoj."
"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaghaj," defendis la
|