plandon. Kompato premis
lian gorghon. Sed li tuj venkis ghin. En Nome mortas infanoj. Ili
atendas savon. Ne konvenas ghemi kaj perdi tempon pro kelkaj
shirvundoj.
Ankorau unufoje li mankaresis la hundojn kaj li klinighis por preni
la konduk-rimenojn.
La hundoj je la antauo rigardis al li. Kiam li klinighis, ili shajne
supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fisho. Ili rapide
arighis chirkau li. Chiu volis esti la unua.
Kaj en tiu momento okazis io neatendita.
Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed
antau ol li povis forsalti, la glacio sub li rompighis kaj Seppala
kun la glitveturilo trovighis en la marchajho.
La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri.
Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro.
"Antauen, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la
firman glacion, sed tiu sub lia pezo chiam rompighis.
La sagha hundo komprenis. Ghi kuregis denove al sia gvida loko kaj
strechis chiujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj
kuntiri.
Feliche estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo.
Ili alie certe trashirighus, char la sledo kojnumighis kaj ne povis
elgliti.
Fine Seppala sukcesis kushighi sur la glacion. Li klinighis super la
perfida marchajho, levetis iom la glitotrabojn kaj--la sledo ekflugis
sur la firma glacio.
"Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis
peltan veston, kiu estis taugigita por tiaj akcidentoj, sed tamen
kelkaj gutoj penetris sub ghin ghis la nuda korpo kaj nun senkompate
malvarmigis.
La kunjungajho obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua
penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ghi estis
envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute
seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjungajho denove
ekveturis.
La ventego furiozis senchese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas
rigidighi. Tuj kiam li konsciighis pri tio, li saltis de sur la sledo
kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis
cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed
samtempe kun ghi aperis tia lacigho, ke li devis vole nevole sursalti
la sledon.
Intertempe la regiono ekshanghighis. Anstatau la vastaj ebenajhoj
aperis montetoj. Unue malaltaj, sed chiam pli kaj pli altaj, ghis ili
shanghighis al kontinuaj montarchenoj.
Se la vojo tra la tundro estis danghera, chi tie ghi ne estis pli
|