FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>   >|  
aj rapidis eksteren. Li alkuris inter ghojkriantan aron da homoj en ghusta tempo, por ke li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto. Li chirkaubrakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis lin. En tiu momento chiuj okuloj malsekighis. Kaj en tiu chi solena momento ekparolis la sherifo. Per simplaj, sed koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de la stafeto, la sherifo daurigis: "Jes, vi chiuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio chi mi dankas al chiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco eterne vivos en la koroj de ni chiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj venos post ni. Mi dankas vin." La homoj arighis chirkau Kasson. Pasis longa tempo antau ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi al la miraklo, kiu farighis fakto. Ili estas savitaj! Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post kelkaj momentoj li komencos chirkauviziti siajn malsanulojn. Hodiau li veturos longe, longe tra la nokto... Kaj chien, kien li enpashos, li kunportos la helecon de la suno. Li kunportos la vivon. Chapitro 11 Fino Pasis unu jaro. Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso. Loghantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo kaj atendis komencon de la infana teatrajho. "Do, la infanoj tamen ghisatendis la aferon!" diris Davison. "Espereble ghi ne estos denove tiel malfeliche prokrastata, kiel pasintjare!" diris kun ekghemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi ne volas ech rememori tion." "Ni chiuj suferis sufiche," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro Welch. "Nu, tio estas jam for..." "Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontrau ni," shercis la sherifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino de la mortado, fino de plua disvastighado de la difterio." "La tuta malfelicho alportis tamen ankau ion bonan," diris maljuna sinjoro. "Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon, kiu diris tiom strangajn vortojn. "Chu vi ne rimarkis, kiel la malfelicho kunigis nin chiujn? Kiel ni estas de tiu tempo iel aliformigitaj?" "Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro chi tie ne estis ech unu konflikto. La advokato chi tie baldau mortos pro malsato." "Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankora
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>   >|  



Top keywords:
Kasson
 

momento

 

sherifo

 
doktoro
 

kunportos

 

dankas

 
denove
 

malfelicho

 

Davison

 
sinjoro

kunigis

 

stafeto

 

rapidis

 
baldau
 
varmigita
 

sinjorino

 

prokrastata

 

ekghemo

 
pasintjare
 

ankora


advokato

 

rememori

 

konflikto

 

malfeliche

 

Hastings

 

teatrajho

 

infana

 

komencon

 

salono

 

hotelo


atendis

 

infanoj

 
opinias
 

Espereble

 

mortos

 
ghisatendis
 

aferon

 

malsato

 

malsano

 

fabelo


rigardis

 

Loghantoj

 
ekkoleris
 

kontrau

 

shercis

 
demande
 

mortado

 
alportis
 
difterio
 
disvastighado