FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
s atendi, ke la Germanoj venos tiom baldau." "Nu, tio estas vero..." konsentas jughisto. Sed tuj li demandis denove: "Kaj kial vi ilin pli volonte ne kashis? Vi ja povis ilin ie enterigi." "Neniun kashejon mi opiniis sufiche sekura," klarigas la akuzato. "Cetere, por Francujo la planoj estis tute senvaloraj, se ili estis rifuzitaj de la ministerio." "Pro tio vi transdonis ilin tien, kie ili povis havi ian valoron." "Sinjoro prezidanto, mi protestas kontrau tia agado!" "Mi scias...." prezidanto de la jughistaro svingas per la mano. "Viaspecaj homoj ghenerale volas protesti. Neniun ili perfidis, neniun ili malutilis, pri nenio ili scias--eble vi volas, ke ni kredu la fabelon pri forbruligo de la planoj? Kiamaniere vi povus--kiel la eltrovinto--detrui la verkon, pri kiu vi certe laboris tre longan tempon? Tio ja kontraustaras al chiuj aksiomoj de la sana racio. Chu vi povas tion klarigi?" "Jes." "Kiamaniere?" "Mi ne volis malutili Francujon, se la planoj falus en la malamikajn manojn." "Kaj chu ne per tio, ke vi ilin bruligus, chu ne per tio vi ghin ja malutilus?" "Ne. Mi konis la tutan procedon parkere." "Chu... Supozante, ke ni kredus je la vero de via aserto: Chu vi povus pruvi, ke vi forbruligis vian projekton?" "Ne." "Nu, rigardu. Do vi ne havas atestanton?" "Ne. Efektive--" Chi tie Daumal eksilentis, sed la prezidanto lin tuj kuraghigis: "Daurigu, mi petas! Efektive--?" "Mi havis atestanton, sed li jam ne vivas." "Memkompreneble," rimarkis glacie la prezidanto. "Gravaj atestantoj ofte ne vivas." "Mi havis atestanton," persistis aserti Jean Daumal. "Mi forbruligis la paperojn post konferenco kun li. Li estis mia kunlaboranto, ingheniero Marcel Payen." "Kia estis lia nomo?" "Marcel Payen. Nobla homo. Honesta, pura karaktero--" "La jughistaro ne havas intereson pri viaj personaj impresoj," interrompas Daumal-on la prezidanto. "Vi diris, ke la sola atestanto de via faro jam ne vivas. Chu vi povas diri al ni, kio okazis al li?" "Kiam ni kuris el Parizo, li estis mortpafita." "De kiu?" "De la germanaj aviadistoj." "Kiu diris tion al vi?" "Mi mem tion vidis." La prezidanto demandis la protokolistojn, chu ili chion notis. Poste li interrompis la kunsidon, en kiu oni daurigos morgau. La tuta proceso, en kiun estas miksitaj ankorau kelkaj personoj, dauros chirkau ok tagojn. Ni ne volas antaukuri la okazantajhojn, sed chio atestas pri tio, ke Daumal vere
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:
prezidanto
 

Daumal

 

atestanton

 
planoj
 

jughistaro

 

Efektive

 
forbruligis
 

Kiamaniere

 

Marcel

 
demandis

Neniun

 

paperojn

 

konferenco

 
dauros
 
okazantajhojn
 

personoj

 

kunlaboranto

 

ingheniero

 
kelkaj
 

atestas


aserti

 

persistis

 

antaukuri

 

tagojn

 

Daurigu

 

kuraghigis

 

chirkau

 

Gravaj

 

atestantoj

 

glacie


ankorau

 

Memkompreneble

 
rimarkis
 

eksilentis

 

okazis

 
interrompis
 

kunsidon

 

Parizo

 

protokolistojn

 

aviadistoj


mortpafita

 

germanaj

 
atestanto
 

Honesta

 

karaktero

 
proceso
 

intereson

 
morgau
 
daurigos
 
interrompas