Parizo?" li demandis oficiston.
"Jes, sinjoro."
"Kiam forflugos la plej proksima aeroplano?"
"Jen la aeroplano. Chiutage je la dekdua. En Parizo ni estas je la
deksepa."
"Mi petas unu flugbileton."
"Por kiu tago?"
"Por hodiau."
"Chiuj sidlokoj estas rezervitaj."
"Do, por morgau."
"Mi bedauras, sinjoro, sed chiuj lokoj estas rezervitaj jam por kvin
tagoj. Hodiau estas la deksepa de Novembro, tial vi ne povas havi
bileton por dato ghis la dudekdua de Novembro."
"Neeble! Mi devas flugi jam hodiau. Temas pri grava afero."
"Mi tre bedauras, sinjoro, sed tiurilate mi vere povas nenion fari
por vi."
La vizagho de Payen malhelighis. Li komprenis, ke chiu vojaghanto havas
pretendon pri transporto nur se li havas pagitan flugbileton.
Sed chu oni povus fari escepton! Chu li ne povus persvadi iun?
"Chu mi povus paroli kun la direktoro de via asocio?"
"Certe, sinjoro. La Direktorejo estas tuj apud la kasejo."
Ghi ja estis franca asocio, la direktoro certe komprenos chion. Kaj
eble oni povos aranghi la aferon tiel, ke la pakajhoj, kiuj ne estas
tre gravaj, restos chi tie.
La Direktoro havis viziton de iu angla generalo.
"Kion vi deziras, sinjoro?" li demandis post pardonpeto al la
generalo.
Marcel Payen prezentis sin kaj demandis, chu li povus jam
hodiau flugi al Parizo. La direktoro rigardis la anglan generalon.
Ambau ekridetis.
"Vi havas felichon, sinjoro Payen. Jen sinjoro generalo..."
"Gibson," prezentis sin la anglo.
"Sinjoro generalo Gibson mendis tri lokojn por la hodiaua flugo. En
la lasta momento li sciigas nin, ke li bezonos nur du biletojn, char
lia filino devas resti en Romo. Li do flugos nur kun sia edzino.
Novan vojaghanton--jam estas duono antau la dekdua--ni en tiuj
malmultaj minutoj malfacile akirus. Pro tio sinjoro generalo estus
devigata pagi la flugbileton, kiu ne estus uzata."
"Bonege!" kriis Payen. "Mi dankas vin, sinjoro generalo!"
"Nedankinde," ridetis Gibson. "Efektive, mi devus danki vin char vi
savis al mi kelkmilojn da liroj. Vi komprenas.... kiam homo havas
filinon...."
Ankorau feliche estis, ke Payen che malmobilizo ricevis de sia
regimento konfirmon, kiu lin rajtigis al libera traveturo en chiuj
landoj de la aliancanoj. Se li devus prizorgi la vizon, tio certe
okupus kelkajn tagojn.
Antau la flugstacio staris grandega kvarmotora aviadilo de la tipo
Amiot. Chiuj vojaghantoj jam sidis sur siaj lokoj, krom Payen kaj
Generalo Gibson kun la edzino.
|