ighis tie,
char li volis returnvoje ekkoni Italujon kaj Svisujon. Hejmen li ne
rapidis. Gepatrojn li perdis kiel infano kaj edzigita li ne estis.
Gefratojn li ne havis. Kaj por renkonti la malnovan kunlaboranton
Jean Daumal restis sufiche da tempo. Cetere, kiu scias, kio okazis al
li? Payen skribis al li tuj post la fino de la milito ankorau el
Sirio, sed respondo ne venis. Eble li mortis dum la forkuro. Eble li
estis arestita de la Germanoj kaj turment-mortigita en koncentrejo
kiel miloj da aliaj patriotaj Francoj. Kaj eble li estas ie en la
eksterlanda armeo. Kiom da plej strangaj sortoj kreis la milito!
Payen estis jam dek kvar tagojn en Romo. Li vizitadis muzeojn kaj
ekkonis la vivon de la urbo, kiu lin jam de studentaj jaroj allogis
pro sia richa historio.
Kaj hodiau.....
Sciigo pri Daumal supershutis la sunhelan tagon per pezaj nuboj.
Marcel Payen malrapide trankvilighis. Li direktis la pashojn al la
hotelo, en kiu li loghis.
"Lasu transporti miajn pakajhojn sur la flugejon," li diris al la
pordisto.
"Tre volonte, sinjoro Payen."
"Komuniku al la hotel-direktoro, ke mi petas la fakturon."
"Chu vi jam volas nin forlasi?" miris la pordisto, "Vi ja volis resti
che ni ankorau dek kvar tagojn."
"Jes, mi volis. Sed neatendita sciigo plirapidigis mian forveturon."
La pordisto nenion pli demandis. Tiaj aferoj ofte okazas.
Marcel Payen iris al la flugejo. Chu estos malfacile ricevi lokon en
aeroplano? Jes certe. Kaj tamen li ricevos ghin. Li devas ghin
ricevi. Li devas iri sin prezenti kiel eble plej rapide che la franca
jughistaro. Lau _Paris Soir_ oni povas jughi, ke la proceso
vershajne dauros ok tagojn. La jhurnalo havis hierauan daton. La
hodiaua tago estas la dua. Restas do ankorau ses tagoj.
Verdikton de la morto oni kutime plenumas tuj post ghia eldiro.
Marcel Payen plirapidigis siajn pashojn. Jam li estu sur la flugejo!
Jam li estu en Francujo! Jam li povu paroli kun la defendanto de
Daumal! Li ja estas la unusola atestanto, kiu povas savi senkulpan
homon!
Chapitro 3
Super la Alpoj
Kiam Marcel Payen alveturis al la flugejo, estis la dekunua horo. En
la flugstacio la vivo viglis. Vojaghantoj alvenadis kaj foriradis,
reciproke sin bonvenigis kaj adiauis. Oni parolis tie itale, angle,
france, hispane, ruse, pole kaj la dio scias per kiom da lingvoj
krome.
Payen iris al la gicheto, super kiu pendis granda, okulfrapa
surskribo: _Air France_.
"Chu vi havas linion Romo-
|