FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75  
76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  
ri viaj vojaghoj." "Ho jes, pri tiuj mi volonte rakontos," li konsentis kompleze. "Kompreneble, se tio ne maloportunos al la ceteraj." Kaj li rakontis. Li estis unu el tiuj _globtrotuloj_, al kiuj la mondo shajnas tro malgranda kaj kiuj sentas sin tute hejme chie. Li vidis kaj travivis multon. Li sciis akre observi, kompari, taksi, kaj tial la tuta societo kun intereso sekvis lian parolon pri la postmilitaj cirkonstancoj en diversaj landoj. Payen nur duone auskultis. Jen kaj jen li elposhigis la _Paris Soir_ kaj legis la artikolon pri Daumal. Kia felicho, ke li achetis tiun jhurnalon! Jam hodiau vespere li elserchos la defendanton de Daumal kaj klarigos al li chion. Ili alproksimighis al Svisujo. "Nun ni flugos pli alten," atentigis la stevardino. "Preparu vin kontrau malvarmeto." En la malproksimo staris alpa montegaro kontrau la firmamento kiel murego. "Je kia alto ni trovighas fraulino?" demandis Bakker. "Je dumil kvincent metroj, sinjoro," shi respondis senhezite. "Post nelonge ni atingos kvarmil kvincent." Payen estis kontenta, ke li povos rigardi la maron de montegoj en ilia pompa grandiozo, sed li estis seniluziigata. La Alpoj estis kashitaj de densa kovrajho de nebulo. La aeroplano flugis chiam pli alten. "Domaghe," diris S-ino Gibson kaj rigardis sian edzon. Tiu senvorte levis la shultrojn. Nur post momento li diris: "Tio ofte okazas super la Alpoj. Cetere, la nebulnuboj povos ankorau disighi." Ili ne disighis. Tute male. Ili levighis alten kaj chirkauis la aeroplanon. Oni povis rigardi maldekstren, dekstren, antauen au malantauen; nenion oni povis vidi, krom blanko-grizo. "Kiel en tunelo," diris soldato, kiu sidis apud la Nederlandano. "Kaj jam komencis ech neghi!" kapjesis chagrene la komercisto. "Ke ni ne travivu neghoblovegon!" "La meteorologiaj informoj estis favoraj," konsolis ilin la stevardino. "Chi tiu neghbloveto vershajne havas nur lokan karakteron, kaj certe ne dauros longe ghis ni havos ghin malantau ni." Por forigi la enuon shi ekfunkciigis la radioaparaton, el kiu eksonis melodia muziko. Estis ja stranga sento esti forportata je rapido de 300 kilometroj en horo kaj vidi nenion krom rigidaj vizaghoj.... "Kiom alte ni nun estas?" denove demandis Bakker. La stevardino rigardis tra vitra pordeto en la kajuton de la piloto kaj radiotelegrafisto. "Kvarmil metrojn. Kaj ni chiam flugas pli alten." "Oni ja povas tion senti," diris S-ino Gibson dum shi plialtiris
PREV.   NEXT  
|<   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75  
76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   >>  



Top keywords:

stevardino

 
kontrau
 

kvincent

 

nenion

 

demandis

 

Bakker

 

rigardi

 

Gibson

 
rigardis
 

Daumal


tunelo

 

soldato

 

Nederlandano

 

blanko

 

malantauen

 
momento
 

okazas

 

shultrojn

 
senvorte
 

Cetere


aeroplanon

 

chirkauis

 

maldekstren

 

dekstren

 
antauen
 

levighis

 

komencis

 

ankorau

 

nebulnuboj

 

disighi


disighis

 

informoj

 
rigidaj
 
kilometroj
 

vizaghoj

 

rapido

 

stranga

 

forportata

 

denove

 

flugas


plialtiris

 
metrojn
 

Kvarmil

 

pordeto

 

kajuton

 

radiotelegrafisto

 

piloto

 

muziko

 
melodia
 
konsolis