_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo
d'Italia! Paris Soir!"_
Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandighis la nombro de la
jhurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro
da moneroj sur lia pladeto.
"Chu vi havas ankau _Petit Parisien?_" demandis viro proksimume
tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la sagha vendisto
divenis lau la akcento, ke antau li staras Franco.
"Ne, sinjoro," li respondis france. "_Petit Parisien_ mi intertempe
ne havas. Sed mi certigas vin, ke en _Paris Soir_ vi trovos chion.
Ankau tion, kion vi sensukcese serchus en _Petit Parisien_."
La viro ridetis. Li prenis _Paris Soir_ kaj donis al la vendisto
bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la achetita
jhurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la achetanto
svingis per la mano kaj malrapide forpashis.
"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al
vi agrablan legadon--vi ekvidos, ke la _Paris Soir_ vin ne trompos."
Kaj char dume la loko chirkau lia veturilo denove iomete malplenighis,
li komencis ankorau pli atakeme: "_Izvestija! Moskevska Pravda!
Times....!_"
La viro, kiu achetis francan jhurnalon, iris al la parko. Li ridetis.
Chio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala chielo.
Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Automobiloj,
tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankau tiu gazetisto kaj _Paris Soir_.
_Paris Soir_.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan
jhurnalon. Sed tiuj jhurnaloj havis chiam malnovan daton de antau
semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankorau pli. Tiu chi _Paris
Soir_ estas tute fresha, ankorau hierau ghi estis en Parizo.
En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis chi
tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj
maljunaj homoj. Kelkaj legis libron au gazeton, aliaj rigardis
arbojn kaj arbetajhojn kaj silentis.
La viro eksidis sur la liberan benketon kaj komencis legi. Lia
rigardo glitis sur grandaj surskriboj. Enkonduk-artikolo, sciigoj
politikaj, kultura rubriko, sporto.... Kiom mirinda estas chio! Li
sidas en la parko, li legas jhurnalon, li auskultas la kanton de la
birdoj. Kaj li scias, ke ne ekzistas forto, kiu povus gheni lin.
Neniu sireno. Neniu alarmo. Neniu batalo, atako, retirigho. Ja ech
neniu ekzerco. Li estas libera. Li estas sinjoro de sia tempo.
La leganto ridetis. Vere, nur nun homo farighas denove--homo.
"El la societo."
|