ur la sledo sen movigho. La hundoj, kvazau ili scius, ke chi
tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.
Subite la sledo pushighis je ia malmola elstarajho. Ghi
suprensaltetis, shancelighis kaj tuj sekve Seppala kushis sur la
malmola negho. Falante li pushighis per la kapo al la tero tiom
forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.
Li sidighis sur la tero kaj konfuzite chirkaurigardis. La sledo
estis jam kelkajn metrojn antau li kaj veturegis pluen.
"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.
La hundo rigardis malantauen kaj revenis al sia sinjoro. Ghi
kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin che la kruroj de Seppala.
"Vi estas bonkora, Balto," karesis ghin Seppala. Kaj rigardinte la
kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."
Dua nokto vualkovris la neghblovitan regionon. Kaj la ventego ne
chesis.
Seppala nutris la hundojn kaj daurigis la veturon la tutan nokton.
De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li
senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur che
Balto.
La duan tagon la stafeto jam nur trenighis. Chiuj hundoj havis la
piedojn tiom shirvunditaj, ke post la kunjungajho restis strio de
rugha sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elcherpita homo skuis
febro.
En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ghi veturis pli
ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis
neesprimeblan suferadon.
La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo
kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon,
danki lin, doni al li refreshigajhon.
Seppala chirkauis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la
paketo da sero kaj preskau neaudeble flustris:
"Flegu la hundojn!"
Poste li renversighis kaj senkonsciighis.
En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.
Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon
de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la
stafeto direktis sin al la maro.
Chapitro 7
Inter vivo kaj morto
Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto
ekveturis, la loghantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni
ankorau ne venkis. Ili sciis, ke la chefa lukto kun la mortinsida
malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.
Doktoro Welch maljunighis en tiuj kelkaj tagoj almenau je dek jaroj.
Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigard
|