miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso:
Chu li alvenos? Chu li ne alvenos?
Kaj tiamaniere la ekspedicio duoblighis.
Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la
forveturantojn.
Sur la bordo de Norton-golfo chiuj haltis.
"Ni faros tri grupojn," diris la sherifo. "Unu, sub la gvido de
Davison, veturos lau la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos
per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en
la mezo."
"Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni chion
vidu," proponis Friman.
Chiuj konsentis.
"Kaj ankorau ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson,
ghi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo."
"Ghuste," konsentis la sherifo.
"Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antauen.
Jhurnalisto Hilton alighis al la grupo de la sherifo.
Ili veturis chirkau duonhoron, kiam la sherifo donis signon por
halto.
"Chu vi audis?" vokis li.
"Jes."
"Oni pafas tie!"
"Kaj tio estas rekte antau ni!"
"Antauen!" ordonis mallonge la sherifo.
Ho, kia veturo ghi estis!
Kaj denove--audu!
Krak! Krak!
Nenia dubo. Gunnard Kasson--kiu alia ghi povus esti?--estis en
danghero!
Kaj subite la pafoj chesis...
La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazau per
komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide.
Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la
rigardon antauen. La hundoj ekkuregis al la sovagha atako sur la
pinton de la glacia malhelpajho.
La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj
sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter chi tiuj estis
ankau la sherifo.
Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per
teruro.
Malsupre, ghuste sub ili, staris kun larghe dismetitaj kruroj Kasson.
En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ghi. Apud
liaj kruroj kushis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis chiam pli
sovaghe.
"Pafu!" ekkriis la sherifo. "Sed atentu la hundojn!"
Super la glacia ebenajho krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kushantaj.
Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj.
La ceteraj lupoj unue bataleme chirkaurigardis por konstati de kie
venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili
forkuris.
La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin
Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundo
|