iuj partoj de la mondo: "Chu Gunnard Kasson jam
alvenis?" Kaj chiam la sama frostiga respondo:
"Li ankorau ne alvenis."
Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, char la epidemio ne
malfortighis. Doktoro Welch ne havis sufiche da tempo por desinfekti
la injektilon kaj plenigi ghin per la sero, kiu montrighis tiel
neefika....
Li povis eniri kiun ajn domon; chie li audis la saman parolon, la
saman nomon:
Gunnard Kasson!
Ankau malsanuloj elparoladis ghin, kvankam multaj en alta febro ech
ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel
plenplenigitaj per tiu chi nomo, ke la vochoj de la malsanuloj estis
la nura ehho.
"Chu li ankorau ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin.
"Ankorau ne."
"Kaj kion vi pensas...chu li alvenos?"
"Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni."
Antau tagmezo la sherifo vizitis la poshtoficejon.
"Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!"
"Volonte...tuj!--Preta!"
La sherifo enmanigis la audilon.
"Halo, chi tie sherifo de Nome. Chu vi scias nenion pri Kasson?--Ne?
Kaj vi diras, ke li devus esti chi tie jam matene?--Ne, ni scias
tute nenion. Jes, mi aranghos tion. Mi ankau havis similan ideon,
pro tio mi vokis vin. Mi dankas--jes, dankon!" La sherifo demetis la
audilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla
debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li.
"Sherifo, jhus ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni..."
"Rilate Kasson?"
"Jes."
"Bonege, amikoj! Mi almenau ne estas devigata longe rakonti al vi,
se vi mem venas kun tiu propono. Mi jhus interkonsentis kun
Unalakliko, ke ni serchos lin. Ni kaj ankau ili."
"Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas
malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento."
"Amikoj," diris la sherifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj
hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos."
La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris antau la
hotelo dek kvin veturantoj kun siaj jungajhoj.
"Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur
la strato.
"Serchi Kasson."
La sciigo flugis de busho al busho kaj post nelonge la tuta urbo
sciis, ke oni aranghas ekspedicion, kiu veturos serchi Kasson. Chiu
volis akompani la savontojn. Chiu volis shanghi la horojn de doloriga
atendo en energian faron.
Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin--la maro estas vasta
kaj glaciblokoj malebligas chirkaurigardon!--sed tio estis tamen
|