le chirkaurigardis. Kiam li rigardis malantauen,
li tuj komprenis la ekscitighon de la hundoj.
La jungajho estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj,
kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la freshajn
postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin.
Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj--kaj tiuj ekkuregis sur la
ebenajho kiel rapida ventego. La timo antau la malsataj lupoj donis
al ili nekredeblajn fortojn.
Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis
ilin bone jam en Finnlando. Ankau chi tie, en Alasko, li partoprenis
kelkajn ekspediciojn kontrau tiuj chi rabaj bestoj, kiam ili vintre
farighis pli atakemaj kaj minacis la sendangherecon de la vilagho.
Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur
li kushas la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ghuste
tio estis la kauzo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis
la pafilon al unu granda lupo, kiu antaukuris la tutan aron je
kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin.
Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis kushanta sur
la loko. La ceteraj jhetis sin al la vundita kunulo.
Tiu chi momento sufichis al Kasson por gajni grandan distancon. Sed
jam proksimighis la aro denove! Kaj ankorau pli rapide kaj pli rabe,
char la odoro de la fresha sango pligrandigis ilian furiozon.
Ankorau kelkfoje pafis Kasson. Chiufoje restis unu lupo sur la
glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgrau tio la
distanco inter la jungajho kaj lupoj senchese malpligrandighis.
Nur la rapideco de la hundoj ne shanghighis. Ili sentis la dangheron
tuj che la malantauo, tial Kasson ne bezonis ilin instigi.
Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. Ghi saltetis pli
alten, kaj antau ol Kasson povis tion malebligi, falis el ghi la
skatolo kun la kartochoj!
Kasson ektremis.
Nun li estas preskau senarma. En la pafilo li havas ja ankorau tri
au kvar kartochojn, sed kio estas tio kontrau la malsata aro, en
kiu trovighas ankorau nun pli ol dudek lupoj!
La unusola savo kushas nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel
longe povos dauri tiu chi freneza kurego?
En la lasta momento Kasson ekhavis felichan ideon. Li kaptis sakon
kun la viando, kiun li havis kiel nutrajhon por la hundoj. Li
komencis jheti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis che
chiu peco, ili batalis pri ghi--kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn
sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripetighis,
|