FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
saltis lau ordono super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed sufichis, ke ghia sinjoro diris al ghi kelkajn vortojn kaj la hundo tuj komprenis, kion li postulas de ghi. De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu signo de Seppala--kaj Balto trovighis inter ili. Se la hundoj konkorde jhetus sin kontrau ghi, ili certe disshirus ghin. Sed estis preskau mirinde, kiom la cheesto de la fortstatura luphundo efikis al chiuj. Sufichis, ke ghi al unu au du ribelantoj mordetu la orelon, ke ghi mallonge boju, ke ghi montru siajn dentojn kaj chirkaurigardu kiel regho--kaj jam estis trankvilo. La hundoj ekmurmuris kaj konfuzite retirighis en siajn budojn, au ili komencis flati al Balto. Komence Seppala veturis lau la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgrau tio la kunjunghajho iris nur tre malrapide antauen, char ofte trovighis sur la vojo elradikighinta arbo, kiun li devis chirkauveturi. Matene li transveturis Yukon-on kaj baldau atingis la ebenajhon. Chi tie la danghero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la arbaro, ekfuriozis kvazau freneza. La frosto plifortighis tiom, ke Seppala povis mezuri 60C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur tia surfaco de la tero, ke chiu pasho povus rezultigi teruran falon en la profundon. Seppala konis tiajn marchajn regionojn, kie nur la maldika surfaca tavolo estis frostighinta. Tia loko facile rompighus sub la pezo de unu hundo, tiom pli de la tuta kunjungajho! Pro tio li veturis tre singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto. Horo post horo pasis kaj la monotona regiono dauris. La hundoj estis elcherpitaj de laco kaj de malsato, char sur la vasta ebenajho ne estis unu loketo shirmita kontrau la ventego, kie Seppala povis nutri la kunjungajhon. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian monteton, li decidighis pri mallonga ripozo en la malferma regiono. Li haltigis la kunjungajhon kaj disdonis al la hundoj la frostighintajn fishojn. La hundoj avide jhetis sin al ili. Pli frue, ol Seppala venis al Balto, la duopo che la glitveturilo jam pretis por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala jhetis al ili ankorau kelkajn fishojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe li rigardis al la negho, kie videblis kelkaj rughaj makuloj. Li konsternighis. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la piedon kaj Seppala ekvidis sange shirvunditan
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:

Seppala

 
hundoj
 

ventego

 

veturis

 

trovighis

 

mallonga

 

jhetis

 

fishojn

 
komencis
 

kontrau


kelkajn

 

kunjungajhon

 

arbaro

 

regiono

 

malsato

 
elcherpitaj
 

dauris

 

monotona

 
rompighus
 

marchajn


regionojn

 

maldika

 

profundon

 

rezultigi

 
teruran
 

surfaca

 

tavolo

 

singarde

 

grandparte

 

fidante


naturan

 

kunjungajho

 
frostighinta
 
facile
 

instinkton

 

rigardis

 

Samtempe

 

videblis

 

kelkaj

 

murmuro


postulis

 
aldonon
 

ankorau

 

karesis

 

rughaj

 

makuloj

 

piedon

 

ekvidis

 
shirvunditan
 
momento