i konsciighis, ke la danghero estis
plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome
kushas en la manoj de kelkaj kuraghaj viroj.
En la manoj de stafeto.
Chu ghi alvenos?
Chapitro 5
La stafeto
Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis
la poshtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senchese forsendis la
telegrafajn depeshojn en la civilizitan mondon, estis la jhurnalisto
Hilton.
Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke
temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel jhurnalisto, tuj decidighis,
ke li eluzos tion. Li apenau eksciis pri la epidemio, kiam li tuj
forsendis al sia jhurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la
malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento.
La jhurnalo represis ghin en okulfrapa arangho sur la fronta pagho.
Kaj char la sciigon prete disvastigis ankau la radio, post nelonge
sciis pri la afero la tuta kultura mondo.
Nome kaj ghiaj trafitaj loghantoj farighis la centro de la universala
atento. Ne estis homo, kiu ne interesighis pri la dramo en la dezerta
nordo.
Chiu nova depesho de Hilton estis sensacio. Jhurnaloj presis apartajn
eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis supershutataj
per demandoj. Arighis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus
transporti la seron el Nenana al Nome. Sed chiuj estis destinitaj
al pereo nur pro tiu simpla kauzo, ke ili estis nerealigeblaj.
La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de
sia profesia honoro, supershutis per telefonaj demandoj la
meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankau tiuj, kiuj volonte
riskus ech sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfelichan urbon.
Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke
ne estis eble doni permeson pri ekiro.
Kaj kiel proksimighis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka
strecho. Kio sekvos?
En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en
la oficejoj, en la kafejoj, ja ech en la lernejoj oni parolis pri
nenio alia ol pri Nome. Chu la paketo restos en Nenana? Au chu
okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita
loko?
Tiuj estis momentoj, kiam la malfelicho vekis en la homoj la plej
noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin.
Chefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis
Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al
kiuj prezenti
|