j frapetis per
shlosilo shajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj
punktojn.
"Ghi progresos rapide. Chiuj linioj estas malokupitaj," li diris post
forsendo de la telegramo.
"Mi dankas vin. Se la respondo venos ankorau nun dum la nokto, sendu
ghin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos
vin."
"Restu momenton por varmighi che mi, sinjoro doktoro!"
"Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, chu ne atendas min hejme
denove iu malfelicha patrino."
Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin.
"Chu vi sukcesis?" shi demandis tuj en la pordo.
"Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu
rapide. Sed kredu al mi--," li volis ankorau ion aldoni, sed subite
li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingighanta fajreto en la
forno.
"Chu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj shia
kunsenta rigardo atestis, ke shi travivas kun sia edzo chiujn dubojn,
luktojn kaj esperojn.
"Jes.... efektive.... ghi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn
mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos
kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi
dubas, chu aeroplano kuraghus chi tien nun, en la frostoj, kiajn ni
jam longan tempon ne travivis."
Sinjorino Welch ne respondis. Ankau shi konkludis la samon, sed
tamen shi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en
la venontaj tagoj morti sen helpo.
La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj ech dormi. Ili ambau
meditis kaj che chiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili audu
eventualan frapadon de iu patrino au de la sendito el la
poshtoficejo.
Fine antau la tagigho audighis energia frapado je la pordo. Doktoro
Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi.
"Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim.
"Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en
la dormochambron.
"Chu nova paciento?" demandis sinjorino Welch.
"Ne. Telegramo el Seattle."
"Jam? Legu, mi petas vin!"
"Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro
punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen
la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpajhoj punkto la
pluan alporton aranghu mem punkto doktoro jenkins."
Anchorage-Nome!
Nur chi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li
finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kushas efektive
inter ili!
|