FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
Ili dankas vin!" "Kaj kiamaniere vi alveturigos ghin el Nenana?" Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion! Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poshtoficejon ploranta virino. Shi estis Eskimino. "Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras--" "Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al shi. Kaj klinite al la telefon-aparato, li vokis: "Hallo!?" "Jes!" "Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranghos mi mem! Ili atendu miajn instrukciojn!" "Jes, mi sciigos ilin. Persistu!" "Dankon!" Doktoro Welch pendigis la audilon, adiauis al Smith kaj iris kun la Eskimino en shian loghejon. Ghi estis kompatinda kabanacho, konstruita el miksajho de ligno, argilo, musko kaj shtonaro. En la angulo sur la ligna kushbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kushis dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia frunto shvito perlis. La kuracisto eksciis tuj che la unua rigardo, ke li venas malfrue. "Kiam li ekmalsanighis?" li demandis la malfelichan patrinon, kiu ne chesis korshire plendi. "Antau.... du.... tagoj," shi singultis. "Jam antau tri," audighis murmura vocho el alia angulo de la malforte prilumita chambro. Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kushas amaseto da feloj, en ghi ia amaso da grasajho, ostoj kaj malpureco, kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio. "Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"-- "Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro doktoro, savu lin!" per ploranta vocho petegis la virino. "Ghi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la kuracisto. Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke chi tie chio estas jam senespera. El la eskima kabano li iris rekte al la sherifo. Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase kunveni. Ankau hoteloj estis fermataj, char epidemio ne limighas nur je la infanoj. Dum la tago montrighis, ke malsanighis ankau kelkaj plenkreskaj personoj. Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis, en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj chiu injekto, kiun li donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ghin haltigi por chiam. En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

Doktoro

 
kuracisto
 

angulo

 

eskima

 

Eskimino

 

Nenana

 

ploranta

 

virino

 
doktoro
 

sukcesos


sherifo

 

serioza

 

senespera

 

plifortigi

 

dankas

 
konsoli
 

aspektas

 

vortoj

 
kabano
 

malpureco


reprezentis

 

malafablan

 

grasajho

 

embarasite

 
familio
 

malbona

 

sinjoro

 

kiamaniere

 

malsano

 

pensus


alvokis

 

alveturigos

 
petegis
 
injekto
 

malsanulojn

 

laboro

 

plenaj

 

vizitis

 

pacienton

 

konsciis


malfrua

 
posttagmezo
 

ricevis

 

sciigon

 

haltigi

 

malproksimigi

 

katastrofon

 

manojn

 
kunveni
 
hoteloj