la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li levighis
kaj iris tra la chambro tien kaj reen. Chu estas vere nenia helpo? La
malbenita paketo! Ghi restos en Nenana--kaj poste iu ankorau povos
riprochi la patron, ke li ne scipovis aranghi la transporton!
Pri la transporto entute ech ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis
la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana--oni ja shparus unu
vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se
li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide.
Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj--se
necese--transdonadi ghin unu al la alia, sen ia pauzo, sen ia
ripozo, tiel, kiel ili faris antau nelonge en gimnastika horo--kaj
tiumomente Georgo subite haltis.
Li saltis al la patro, pendigis sin chirkau lia kolo kaj ghoje
ekkriis:
"Pachjo, mi jam scias...!"
"Kion?"
"Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! Ghi certe
sukcesos!"
"Do--kion?" la patro ne komprenis.
Ankau la patrino scivole rigardis la knabon, kies vizagho radiis pro
ghojo.
"Ili aranghu stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la
surprizitajn gepatrojn.
"Stafeton? Kiel?"
"Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian
ideon: "Unu kunjungajho veturos el Nenana, chu ne. Ghi alveturos al
Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjungajho. La tria
estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke--mallonge dirite chie,
kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komunikigho. Ghi estas
stafet-veturo en granda mezuro--faru tion, pachjo!"
Doktoro Welch subite pliviglighis. Chiu lacigho estis for. Unue li
jhetis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide levighis,
chirkaubrakis la filon kaj kisis lin.
"Jen, Georgo... tion oni nomas--doni konsilon ghustatempe. Do,
stafeto.... Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! Ghi ja estas vere la
sola ebleco...."
Li surmetis la peltmantelon.
"Kien vi iros?" demandis sinjorino Welch.
"Al la poshtoficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido."
"Sed chu ne estus eble fari tion morgau matene? Denove vi ne
dormos."
"Nenio alia restas. Morgau matene chiuj lokoj devos esti sciigitaj,
pri kio temas."
"Chu ghi sukcesos, pachjo?" ghojkriis Georgo.
"Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj
se ghi sukcesos, ni estos savitaj!"
La horlogho jam antau longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto
ekiris al la poshto. Sed li iris facile, kvaza
|