, ke Kudlago mortis.
Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ghismorte
lacigita. Dum la tuta tago li ne manghis ech unu manghopeceton. Kaj
la doloro de chiuj pacientoj koncentrighis en lia animo. Li suferis
kun chiuj, kaj pro chiuj.
Antau noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris
malfermi. Sur la strato staris sendito el la poshtoficejo. Li
alportis telegrafan sciigon el Nenana:
"Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke
ghi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas
novaj neghblovajhoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero
povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ghi!"
Chapitro 3
Propono
Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman
nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon.
El lia pala vizagho oni povis scii, kiel febre li ion pripensas.
Komuniku, kion pri ghi.
Kiel kruela ghi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco
de kelkcent kilometroj kushas la paketo, kiu por ilia urbo
signifas vivon. Se oni ne alveturigos ghin ghustatempe, dekoj da
homoj--infanoj kaj plenkreskuloj--senpove pereos. Kaj li vizitados
unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn
okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos,
kaj je chiuj demandoj li devos nur levi la shultrojn kaj per rompita
vocho respondi:
"Sed jes.... estas sufiche da sero... kompreneble.... ghi estas en
Nenana. Kion pri ghi?"
Por kio estas chiuj eltrovajhoj de la moderna tekniko, se ili ne
povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas
automobiloj en tiu chi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj
meze de polusa vintro?
Kaj en liajn pensojn komencis shtelighi io kiel amara riprocho. Kial
li loghighis en tiu chi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu chi
mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika
kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en
la sudo! Tie sufichus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj
estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj chi tie....?
Sed subite li rekonsciighis. Li ekhontis pri tiu chi momenta
malforteco. Ne, ne--la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas
nur malbravuloj. Riprochi la sorton pro ghiaj malfavoro kaj malico
povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun
malhelpajhon. Kaj ju pli da ili li--renkontos survoje, des pli
kuraghe li ekmarshas, li batalas k
|