n antaumilita _Heroldo_, Esperanto-prelegoj en Chehhoslovakaj
radiostacioj, libreto por infanoj _Aventuro de Antonio_, k.t.p.
Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi
farighis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian
patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino
Alamo el Svedulo kaj aliaj)--iliaj prelegoj estis ne nur por mi,
sed ankau por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia
nebula fantomo au ludilo, sed grava faktoro por interkomprenigho de
la popoloj.
Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori chi
tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj
donis al mi tre valorajn informojn antau ol mi komencis verki la
_Stafeton!_
Vi demandas ankau pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton
samtempe kun mi. Shi estas chiam la unua legantino de miaj
manuskriptoj. Shiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino
studas--ankau shi estas Esperantistino.
Esperanton mi rigardas kiel tre taugan kaj valoran helpanton en
batalo por la tutmonda paco. Malgrau chiuj malfacilajhoj de la nuna
tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine
efektivighos.
Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem.
Sed la kulpulo en tiu chi afero estas vi.
Sincere vin salutas via Chehhoslovaka amiko.
_F. Omelka_.
Al la memoro de siaj gepatroj
dedichas
la autoro
Enhavo
I. Epidemio
II. Ghemantaj dratoj
III. Propono
IV. La volontuloj
V. La stafeto
VI. Leonard Seppala
VII. Inter vivo kaj morto
VIII. Gunnard Kasson
IX. En la lasta momento
X. La atingita celo
XI. Fino
Antauparolo
_ALASKO--malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de
kruelaj frostaj kaj neghblovadoj. La lando de longa vintro kaj
mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenajhoj, de
chielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en
la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de
orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj
flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu--kiel neniu alia--estis
la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia
mnlgaja bankroto. La lando preskau senhoma, char por unu
homo--blankulo, Eskimo au Indiano--estas spaco da 25-kilometra
kvadrato...._
_Kaj al tiu chi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj
antau malmultaj jaro
|