sur la sofon --
ELVSTED
Ho, mi havas ecx ne momentan kvieton sidi!
HEDDA
Certe vi havas. Nu, venu.
(Sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ malsupren sur la sofon, kaj eksidas
apud sxi.)
TESMAN
Nu? Kaj kio, Sinjorino --?
HEDDA
Cxu io eksterordinara okazis tie norde cxe vi?
ELVSTED
Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne min
miskomprenu --
HEDDA
Sekve vi vere plej sagxe faros malkasxe rakonti, sinjorino Elvsted.
TESMAN
Cxar estas ja pro tio, ke vi venas. Cxu?
ELVSTED
Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino,
-- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaux Ejlert Lovborg estas en la
urbo.
HEDDA
Lovborg estas --!
TESMAN
Cxu vere! Ejlert Lovborg revenis! Jen imagu, Hedda!
HEDDA
Ho Dio, mi ja auxdas.
ELVSTED
Li jam estas cxi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan semajnon! En
cxi dangxera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo trovigxanta cxi
tie.
HEDDA
Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel _li_ vere koncernas vin?
ELVSTED
(rigardas sxin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la
infanoj.
HEDDA
Por viaj infanoj?
ELVSTED
Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.
HEDDA
Do, por la edzinfanoj.
ELVSTED
Jes.
TESMAN
(iom hezitante) Cxu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min esprimi,
-- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al
tio? Cxu?
ELVSTED
Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallauxdindan faris.
TESMAN
Vere ne? Jen imagu, Hedda!
HEDDA
Mi auxdas.
ELVSTED
Ecx ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen
--. Nun, kiam mi scias, ke li estas cxi tie -- en la granda urbo --.
Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.
TESMAN
Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Cxe vi kaj via
edzo? Cxu?
ELVSTED
Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentigxis en kvieto tie
fore cxe ni.
TESMAN
Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.
ELVSTED
Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso -- tiel
iom gxenerale. Okazis antaux dek kvar tagoj. Kaj cxar la publiko gxin
acxetis kaj legis tiom avide -- kaj gxi vekis tian grandan atenton --
TESMAN
Nu, jenon gxi do faris? Do certe estas io, kion li havis kuxsanta cxe
si de la bonaj tagoj.
ELVSTED
De pli frue, vi opinias?
TESMAN
Nu jes.
ELVSTED
Ne, li cxion skribis norde cxe ni. Nun -- la lastan jaron.
TESMAN
Vere gxojige auxdi. Hedda! Jen imagu!
|