FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
HEDDA Kaj kiel tio cxi finigxis? BRACK Ne tre amikece, aspektas. Frauxlino Diana versxajne de la plej kortusxa akcepto transiris al luktado -- HEDDA Kontraux Lovborg? BRACK Jes. Li kulpigis sxin aux la amikinojn, ke ili prisxtelis lin. Li pretendis, ke lia posxbiletujo malaperis. Kaj ankaux aliaj ajxoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton. HEDDA Kaj en kion rezultis tio? BRACK Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Felicxe fine alvenis la polico. HEDDA Cxu ankaux la polico? BRACK Jes. Sed tio certe farigxos multekosta sxerco por Ejlert Lovborg, tiu freneza homo. HEDDA Nu! BRACK Lauxdire li senbride kontrauxstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj dissxirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio. HEDDA De kie vi nun sciigxis pri tio? BRACK De la polico mem. HEDDA (rigardas penseme antauxen) Tiel do cxio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo. BRACK Vitfoliojn, sinjorino Hedda? HEDDA (sxangxas vocxtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, -- kial vi do tiel postsekvas kaj kasxobservas Ejlert Lovborg? BRACK Unue ne estas tute indiferente por mi se informigxos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi. HEDDA Cxu ankaux farigxos ekzamenoj? BRACK Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroajxoj. HEDDA Kial vere tion, asesoro Brack? BRACK Nu, cxar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian sxirmilon. HEDDA Cxu, sed kial povas vi imagi tiajxon! BRACK Ho Dio, -- ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire sxi certe ne forlasos la urbon tiom frue. HEDDA Nu, cxu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontigxi. BRACK Neniu hejmo. Cxiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Lovborg. HEDDA Kaj tia ankaux la mia devas esti, vi opinias? BRACK Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol gxene, se tiu sinjoro estus enlasita cxi tien. Se li, kia superflua -- kaj entrudulo -- sin ensxovus en -- HEDDA En la triangulon? BRACK Gxuste. Estus por mi same kiel farigxi senhejma. HEDDA (rigardas lin ridetante) Do, -- sola koko en la korto, -- tio estas via celo. BRACK (kapklinas malrapide kaj malaltigas la vocxon) Jes, estas mia celo. Kaj
PREV.   NEXT  
|<   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:
ankaux
 

Lovborg

 

polico

 
Ejlert
 
sinjorino
 

rezultis

 
rigardas
 

opinias

 
farigxos
 

Elvsted


Atentu

 

blindaj

 

multaj

 

tiajxon

 

forlasos

 

verdire

 
asesoro
 

heroajxoj

 

kompletan

 

informon


noktaj

 
sxirmilon
 

suspekton

 

Gxuste

 

farigxi

 
triangulon
 

superflua

 

entrudulo

 

ensxovus

 

senhejma


ridetante

 

kapklinas

 

malrapide

 

malaltigas

 

vocxon

 
denove
 
fermitaj
 

renkontigxi

 

Tesman

 

finigxis


sinjoro

 

enlasita

 

konfesas

 
policistoj
 

orelon

 
dissxirinta
 

Lauxdire

 

senbride

 

kontrauxstaris

 

frapinta