por tiu celo mi batalos -- kun cxiuj rimedoj, pri kiuj mi
disponas.
HEDDA
(perdante sian rideton) Aspekte vi estas dangxera homo, -- kiam
temas pri realigo.
BRACK
Vi tion opinias?
HEDDA
Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore gxoja -- tiom
longe, ke vi ne potencas super mi.
BRACK
(ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, -- vi eble pravas pri tio.
Kiu scias, cxu mi okaze ne estus viro por elpensi ecx ion kaj alian.
HEDDA
Do, sed auxskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaux vi sidas
tie minacante.
BRACK
(ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, -- gxi prefere
fortikigxu kaj defendigxu libervole.
HEDDA
Tion ankaux mi opinias.
BRACK
Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon
urben. Adiaux, sinjorino Hedda!
(Li iras al la vitra pordo.)
HEDDA
(ekstaras) Vi iras tra la gxardeno?
BRACK
Jes, por mi estas pli mallonge.
HEDDA
Jes, kaj krome estas ja vojo kasxa.
BRACK
Tute gxuste. Mi ne estas kontraux kasxaj vojoj. Foje ili povas esti
suficxe pikantaj.
HEDDA
Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?
BRACK
(cxe la pordo, ridas al sxi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn
kortkokojn!
HEDDA
(ankaux sxi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, --
(Ili kapsalutas adiauxe, sub ridado. Li foriras. Sxi fermas la pordon
post li.)
(_Hedda_ staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste sxi iras
kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Sxi iras al la
skribotablo, prenas la paketon de _Lovborg_ el la librobretaro kaj
volas foliumi la paperojn. La lauxta vocxo de _Berte_ auxdigxas de la
antauxcxambro. _Hedda_ turnas sin kaj auxskultas. Rapide sxi metas la
paketon en la tirkeston, sxlosas kaj metas la sxlosilon sur la
skribilaron.)
(_Ejlert Lovborg_ en mantelo kaj kun cxapelo en la mano, tirmalfermas
la pordon de la antauxcxambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)
LOVBORG
(turnita al la pordo de la antauxcxambro) Kaj mi diras al vi, ke mi
devas kaj volas eniri! Jen do!
(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas _Hedda_, regas sin tuj kaj
salutas.)
HEDDA
(cxe la skribotablo) Nu, sinjoro Lovborg, estas ege malfrue ke vi
venas sercxi Tea.
LOVBORG
Aux ege frue ke mi envenas cxe vi. Mi petas vin pardoni.
HEDDA
Kiel vi scias, ke sxi dauxre estas cxe mi?
LOVBORG
Oni diris en sxia logxejo, ke sxi estis ekstere la tutan nokton.
HEDDA
(iras al la salona tablo) Cxu vi povis ion rimarki en la mienoj,
kiam ili tion diris
|