tri povus kune vivi, se --
HEDDA
Se --?
TESMAN
(maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordigxos. Esperu tion. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN
Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas)
Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jorgen. Adiaux!
Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin cxe la pordo)
Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas cxe mi kaj cxe karmemora
Jochum samtempe.
TESMAN
Jes, jen imagu, onklino Julle! Cxu?
(_Frauxlino Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)
HEDDA
(sekvas _Tesman_ per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas,
ke la morto atakas _vian_ koron pli ol sxian.
TESMAN
Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom
maltrankvila.
HEDDA
(rapide) Cxu estas io nova pri li?
TESMAN
Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la
manuskripto estas sendifekta.
HEDDA
Nu? Vi ne renkontis lin?
TESMAN
Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj
sxi diris, ke li estis cxe ni frue cxi-matene.
HEDDA
Jes, tuj post via foriro.
TESMAN
Kaj, lauxdire, li estis dissxirinta la manuskripton. Cxu?
HEDDA
Jes, li tion asertis.
TESMAN
Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuragxis
redoni gxin al li, Hedda?
HEDDA
Ne, li gxin ne ricevis.
TESMAN
Sed vi certe diris al li, ke ni gxin havas?
HEDDA
Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted?
TESMAN
Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se
li en malespero ekpensus sin meti en dangxeron de morto! Donu al mi
la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun gxi al li. Kie vi havas la
paketon?
HEDDA
(malvarma kaj nemovigxanta, sin apogante al la apogsegxo) Mi gxin ne
plu havas.
TESMAN
Vi gxin ne plu havas! Pro la cxielo kion vi aludas per tio!
HEDDA
Mi forbruligis gxin -- cxion.
TESMAN
(eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de
Ejlert!
HEDDA
Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin auxdi.
TESMAN
Forbruligis! Sed bona Dio --! Ne, ne, ne, -- tio estas tute neebla!
HEDDA
Jes, sed tiel tamen estas.
TESMAN
Sed cxu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja
kontrauxlegxa traktado de trovitajxo. Jen imagu! Jes, demandu nur al
asesoro Brack, kaj vi auxdos.
HEDDA
Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, -- nek al la asesoro,
nek al iu alia.
TESMAN
Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neauxditan agon! Kiel povis vi
ek
|