auxan cxambron.
Sxi deprenas cxapelon kaj supervestojn. Ambaux sidigas sin cxe la
tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de
la paperoj. _Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur la apogsegxon.
Iom poste _Brack_ iras al sxi.)
HEDDA
(duonlauxte) Ho Asesoro, -- kia liberigxo estas en tio cxi pri
Ejlert Lovborg.
BRACK
Liberigxo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas
liberigxo --
HEDDA
Mi pensas, por mi. Liberigxo scii, ke almenaux io kuragxa povas
libervole okazi en tiu cxi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea
beleco.
BRACK
(ridetas) Hm, -- kara sinjorino Hedda --
HEDDA
Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Cxar vi estas ia fakulo,
ankaux vi, kiel -- nu!
BRACK
(rigardas sxin firme) Ejlert Lovborg signifis por vi pli ol vi eble
volas agnoski por vi mem. Aux cxu mi eraras en tio?
HEDDA
Pri tiajxo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Lovborg
havis kuragxon vivi la vivon laux sia propra animo. Kaj nun -- la
heroajxo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon
elsxiri sin el la vivofesteno -- tiom frue.
BRACK
Mi bedauxras, sinjorino Hedda, -- sed mi estas devigata tiri vin el
bela iluzio.
HEDDA
Iluzio?
BRACK
El kiu vi tamen baldaux elsxirigxus.
HEDDA
Kaj kiu estas do tiu?
BRACK
Li ne mortpafis sin mem -- libervole.
HEDDA
Ne libervole!
BRACK
Ne. La afero pri Ejlert Lovborg ne estas tia, kia mi gxin prezentis.
HEDDA
(emociita) Cxu vi ion prisilentis? Kaj kion?
BRACK
Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete sxangxis la esprimojn.
HEDDA
Kiujn do?
BRACK
Unue tiun, ke li jam vere estas morta.
HEDDA
En la malsanulejo.
BRACK
Jes. Kaj sen regajni konscion.
HEDDA
Kion pli vi prisilentis?
BRACK
Tion, ke la evento ne okazis en lia cxambro.
HEDDA
Nu, tio povas ja esti suficxe indiferenta.
BRACK
Ne tute. Cxar mi al vi diru, -- Ejlert Lovborg trovigxis mortpafita
en -- la buduaro de frauxlino Diana.
HEDDA
(volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne
denove trovigxus hodiaux!
BRACK
Li estis tie hodiaux posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion
oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu
malaperis --
HEDDA
Ahx, -- tial do --
BRACK
Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem
neniigis, mi auxdas. Do eble estis lia posxbiletujo.
HEDDA
Eble estis gxi. -- Kaj tie, -- tie oni trovis lin.
BRACK
Jes, tie. Kun elpafita pistol
|