ELVSTED
(en timema suspekto) Lovborg, -- kien vi formetis la kajerojn!
HEDDA
(rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --?
ELVSTED
Kie vi havas ilin!
LOVBORG
Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio.
ELVSTED
Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.
LOVBORG
La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi dissxiris en mil
pecojn.
ELVSTED
(krias) Ho ne, ne --!
HEDDA
(senvole) Sed tio ja tute ne --!
LOVBORG
(rigardas sxin) Ne vero, vi opinias?
HEDDA
(regas sin) Nu jes. Kompreneble. Cxar vi mem tion diras. Sed sxajnis
al mi nekredeble --
LOVBORG
Tamen vero.
ELVSTED
(tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- dissxiris sian
propran verkon.
LOVBORG
Mi dissxiris mian propran vivon. Sekve mi ankaux povis dissxiri mian
vivoverkon --
ELVSTED
Kaj tion vi do faris cxinokte!
LOVBORG
Jes, auxdu. En mil pecojn. Kaj sxutis ilin en la fjordon. Tre fore.
Tie almenaux estas fresxa salakvo. Lasu ilin flosi en gxi. Flosi laux
fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakvigxos. Pli kaj pli
profunden. Kiel mi, Tea.
ELVSTED
Sciu do, Lovborg, ke tio pri la libro --. Cxiujn miajn tagojn tio
staros antaux mi, kvazaux vi mortigus etan infanon.
LOVBORG
Vi pravas. Estas kvazaux infanmortigo.
ELVSTED
Sed kiel vi do povis --! Ankaux mi havis ja mian parton de la infano.
HEDDA
(preskaux senvocxe) Ho, la infano --
ELVSTED
(spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.
HEDDA
Sed vi tamen ne forvojagxos?
ELVSTED
Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun cxio antaux mi estas mallumo.
(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)
HEDDA
(_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani sxin hejmen,
sinjoro Lovborg?
LOVBORG
Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke sxi irus kune kun mi?
HEDDA
Mi ja ne scias, kio cetere okazis cxi-nokte. Sed cxu do estas tiom
tute neripareble?
LOVBORG
Tiu cxi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaux
estas _tio_, ke mi ecx ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove.
Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn sxi rompis en mi.
HEDDA
(rigardas penseme antauxen) La dolcxa, eta stultulino fingrumis
homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom
senkora kontraux sxi?
LOVBORG
Ho, ne diru, ke mi estis senkora!
HEDDA
Tiel detrui tion, kio plenigis sxian animon dum longaj, longaj
tempoj! Tion vi ne nomas senkora!
LOVBORG
Al vi mi povas diri la veron, Hedda.
HEDDA
La veron?
|