FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
? LOVBORG (rigardas sxin demande) Rimarki en la mienoj? HEDDA Mi aludas, cxu aspektis, kvazaux ili pensus ion aux iel pri tio? LOVBORG (subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras sxin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. -- Tesman eble ankoraux ne ellitigxis? HEDDA Ne, -- mi ne kredas -- LOVBORG Kiam li hejmenvenis? HEDDA Tre malfrue. LOVBORG Cxu li ion al vi rakontis? HEDDA Jes, mi auxdis ke estis suficxe viglece cxe asesoro Brack. LOVBORG Nenion pli? HEDDA Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema -- (_Sinjorino Elvsted_ envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.) ELVSTED (proksimigxas al li) Ho, Lovborg! Fine --! LOVBORG Jes, fine. Kaj tro malfrue. ELVSTED (rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue! LOVBORG Nun cxio estas tro malfrue. Pri mi estas finite. ELVSTED Ho ne, ne, -- tion ne diru! LOVBORG Vi mem diros la samon, kiam vi auxdos -- ELVSTED Mi volas nenion auxdi! HEDDA Vi eble deziras paroli kun sxi sola? Cxar do mi foriros. LOVBORG Ne, restu, -- ankaux vi. Mi petas vin pri tio. ELVSTED Jes, sed mi nenion volas auxdi, mi diras! LOVBORG Ne estas pri la noktaj travivajxoj, ke mi volas paroli. ELVSTED Pri kio do --? LOVBORG Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disigxi. ELVSTED Disigxi! HEDDA (senvole) Mi tion sciis! LOVBORG Cxar mi ne plu bezonas vin, Tea. ELVSTED Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antauxe? Kompreneble ni dauxre kunlaboru? LOVBORG De nun mi ne plu intencas labori. ELVSTED (rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon? LOVBORG Vi devas provi vivi, kvazaux vi neniam konis min. ELVSTED Sed tion mi ja ne kapablas! LOVBORG Provu cxu vi kapablus, Tea. Vi devas revojagxi hejmen -- ELVSTED (ribele) Neniam en tiu cxi mondo! Kie vi estas, tie ankaux mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeligxi! Mi volas esti cxi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldonigxos. HEDDA (duonlauxte, en strecxa atento) Ho, la libro, -- jes! LOVBORG (rigardas sxin) La libro mia kaj de Tea. Cxar _tia_ gxi estas. ELVSTED Jes, tia mi sentas, ke gxi estas. Kaj tial mi ankaux rajtas esti cxe vi, kiam gxi venos! Mi volas vidi, ke denove sxutigxas estimo kaj honoro super vin. Kaj la gxojo, -- la gxojo, tiun mi volas dividi kun vi. LOVBORG Tea, -- nia libro neniam eldonigxos. HEDDA Aj! ELVSTED Ne eldonigxos! LOVBORG Neniam eldonigxos.
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:
LOVBORG
 

ELVSTED

 

eldonigxos

 
malfrue
 
ankaux
 

nenion

 
rigardas
 

paroli

 
deziras
 

kvazaux


neniam

 

bezonas

 

Neniam

 

kredas

 

kapablas

 

hejmenvenis

 
ribele
 

hejmen

 

kapablus

 

revojagxi


antauxe

 
Kompreneble
 

helpos

 

mienoj

 

dauxre

 
labori
 

rezigne

 

intencas

 

kunlaboru

 

sentas


dividi

 

ankoraux

 

rimarki

 

rajtas

 

honoro

 
estimo
 
sxutigxas
 

denove

 

ellitigxis

 

forpeligxi


Rimarki

 

atento

 

strecxa

 
duonlauxte
 

demande

 
aludas
 

komprenas

 

viglece

 

Lovborg

 

subite