FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   >>  
Estis tute neeble por mi. HEDDA (ekstaras kaj proksimigxas al sxi) Nu, nu, nu! Ne estas kauxzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas. ELVSTED Jes, kaj kion vi do kredas? Cxu vi povas al mi diri? HEDDA Nu, kompreneble tre longe dauxris cxe la asesoro -- ELVSTED Ho Dio, jes, -- certe dauxris. Sed tamen -- HEDDA Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaux ne volis montri sin -- tia jxus post viveca festeno. ELVSTED Sed kara, -- kien li do estus irinta? HEDDA Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kusxigis _tie_. Ili havas ja lian antauxan cxambron atendanta. ELVSTED Ne, cxe _ili_ li ne povas esti. Cxar jxus venis letero al li de frauxlino Tesman. Jen gxi kusxas. HEDDA Cxu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas cxe la asesoro. Kaj Ejlert Lovborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo. ELVSTED Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas. HEDDA Vi vere estas stulta, Tea. ELVSTED Ho ja, bedauxrinde, mi do eble tia estas. HEDDA Kaj kiel morte laca vi aspektas. ELVSTED Jes, mi vere _estas_ morte laca. HEDDA Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian cxambron kaj kusxigu vin tempeton sur mia lito. ELVSTED Ho ne, ne, -- mi tamen ne kapablas dormi. HEDDA Certe vi kapablas. ELVSTED Sed via edzo certe estos baldaux revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii -- HEDDA Mi atentigos vin, kiam li revenos. ELVSTED Do, vi tion promesas, Hedda? HEDDA Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume. ELVSTED Dankon. Do mi tion provu. (sxi iras tra la malantauxa cxambro) (_Hedda_ iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo sxutigxas en la salonon. Poste sxi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en gxi kaj ordigas la harojn. Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj premas la butonon de la sonorilo.) (_Berte_ iom poste envenas tra la pordo.) BERTE Cxu Sinjorino ion deziras? HEDDA Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas. BERTE Jes brr, -- tuj kaj senprokraste estu varme. (Sxi kunrastas la ardajxojn kaj enmetas lignopecon.) BERTE (haltas kaj auxskultas) Nun oni sonorigas cxe la cxefpordo, Sinjorino. HEDDA Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupigxu pri la forno. BERTE Baldaux ekflamos. (sxi eliras tra la antauxcxam
PREV.   NEXT  
|<   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64  
65   66   67   68   >>  



Top keywords:
ELVSTED
 
Sinjorino
 
kapablas
 
cxambron
 

rigardas

 

kompreneble

 

asesoro

 

Tesman

 

dauxris

 

kredas


sonorigas

 

Dankon

 

malantauxa

 

cxambro

 

antauxcxam

 

eliras

 

promesas

 
cxefpordo
 
atentigos
 

Baldaux


baldaux

 

revenanta

 
malfermu
 

okupigxu

 

revenos

 

ekflamos

 
flankentiras
 

ardajxojn

 

deziras

 
envenas

sonorilo

 
kunrastas
 

bonvole

 

senprokraste

 
frostadas
 

fornon

 

butonon

 

premas

 

sxutigxas

 

salonon


taglumo

 
auxskultas
 
haltas
 

kurtenojn

 

prenas

 

skribotablo

 

harojn

 

enmetas

 

antauxcxambro

 
ordigas