FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   >>  
ne havas kopion! Tion li mem diris. HEDDA (rigardas lin kvazaux esplorante) Kaj tiajxon oni ne povas denove skribi? Ankoraux fojon, cxu? TESMAN Tio neniam eblus, mi kredas. Cxar la inspiro, -- jen vidu -- HEDDA Jes, ja, -- gxuste tiel do estas -- (pasante) Sed mi memoras, -- jen letero por vi. TESMAN Cxu, imagu --! HEDDA (gxin donante) Venis frue cxi-matene. TESMAN De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras gxin kaj eksaltas) TESMAN Ho Hedda, -- sxi skribas, ke la bedauxrinda onklino Rina kusxas cxe la morto! HEDDA Tion oni devus ja atendi. TESMAN Kaj se mi dezirus ankoraux fojon vidi sxin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien. HEDDA (subpremas rideton) Vi ecx volas kuri? TESMAN Ho, plej kara Hedda, -- se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu! HEDDA (ekstaras kaj diras lace kaj repusxante) Ne, ne; ne petu min pri tiajxo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan. TESMAN Nu, Dio do --! (cxirkauxkuras) Mian cxapelon --? Mian mantelon --? Nu, en la antauxcxambro --. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Cxu? HEDDA Ho, nur kuru, kaj -- (_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro.) BERTE Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas cxu li povus enveni. TESMAN Je tiu cxi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin. HEDDA Sed mi povas. (al _Berte_) Petu la asesoron enveni. (_Berte_ eliras) HEDDA (rapide flustrante) La paketon, Tesman! (sxi prenas gxin de la skabelo) TESMAN Jes, donu gxin al mi! HEDDA Ne, ne, mi kasxos gxin por vi dume. (Sxi iras al la skribotablo, kaj metas gxin en la librobreton. _Tesman_ penas pro urgxeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.) (_Asesoro Brack_ envenas de la antauxcxambro.) HEDDA (kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo. BRACK Jes, vi trovas, cxu ne? (al _Tesman_) Cxu ankaux vi eliros? TESMAN Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, -- la malsana, sxi kusxas cxe la morto, la bedauxrinda. BRACK Nu Dio, cxu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento -- TESMAN Jes, mi vere devas kuri --. Adiaux! Adiaux! (Li rapidas eksteren tra la antauxcxambra pordo.) HEDDA (proksimigxas) Aspekte estis pli ol vivece hejme cxe vi cxi tiun nokton, sinjoro Asesoro. BRACK Mi ecx ankoraux ne sxangxis vestojn, sinjorino Hedda. HEDDA Ankaux vi ne? BRACK Ne, kiel vi vidas. Sed kion Te
PREV.   NEXT  
|<   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67  
68   >>  



Top keywords:
TESMAN
 

Tesman

 
Asesoro
 

antauxcxambro

 
bedauxrinda
 
kusxas
 
paketon
 

ankoraux

 

enveni

 

Adiaux


onklino

 

rapide

 

akcepti

 

urgxeco

 

librobreton

 

demandas

 

staras

 

eliras

 

kasxos

 

asesoron


ekstere

 

skabelo

 

prenas

 

flustrante

 
skribotablo
 
vivece
 

Aspekte

 

eksteren

 

antauxcxambra

 

proksimigxas


nokton

 
Ankaux
 
sinjorino
 

sinjoro

 

sxangxis

 

vestojn

 

rapidas

 

trovas

 

ankaux

 
eliros

frumatena
 
kapklinas
 

surtiri

 

gantojn

 
envenas
 

viziti

 

onklinojn

 

serioza

 

momento

 
reteni