FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
flanko kun la dorso al la malantauxa cxambro.) HEDDA (malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro Lovborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: Ortlermontaro cxe Meran. LOVBORG (kiu konstante sxin rigardas, diras mallauxte kaj malrapide) Hedda -- Gabler -- HEDDA (ekrigardas lin rapide) Nu! Ts! LOVBORG (ripetas malrapide) Hedda Gabler! HEDDA (rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomigxis en pli frua tempo. Tiam, -- kiam ni du konis unu la alian. LOVBORG Kaj de nun, -- kaj dum la tuta vivo, -- mi do devas kutimigi min ne plu diri Hedda Gabler. HEDDA (dauxre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas praktiki suficxe frutempe. Sxajnas al mi, ke ju pli frue, des pli bone. LOVBORG (kun indignoplena vocxo) Hedda Gabler edzinigxita? Kaj tia kun -- Jorgen Tesman! HEDDA Jes, -- tiel okazas. LOVBORG Ho, Hedda, Hedda, -- kiel povis vi do forjxeti vin mem! HEDDA (rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun. LOVBORG Kiel do? (_Tesman_ envenas kaj iras al la sofo) HEDDA (auxdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio cxi, sinjoro Lovborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu tiujn montopintojn. (afable rigardas _Tesman_) Kio do nomigxas tiuj strangaj montopintoj? TESMAN Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj. HEDDA Gxuste ja! -- estas la Dolomitoj, sinjoro Lovborg. TESMAN Hedda, -- mi nur volis demandi, cxu ni ne tamen enmetu iom da puncxo? Almenaux al vi, Hedda. Cxu? HEDDA Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn. TESMAN Ne cigaredojn? HEDDA Ne. TESMAN Bone. (Li iras en la malantauxan cxambron kaj dekstren. _Brack_ sidas tie kaj observadas _Hedda_ kaj _Lovborg_.) LOVBORG (mallauxte kiel antauxe) Nu, respondu al mi, Hedda, -- kiel vi povis tion cxi fari? HEDDA (aspekte profunde studante la albumon) Se vi dauxre kondutos intime, mi ne volas kun vi paroli. LOVBORG Cxu mi ne rajtas ecx kiam ni estas solaj? HEDDA Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli. LOVBORG Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon -- al Jorgen Tesman. HEDDA (ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita! LOVBORG Do ne amon! HEDDA Tamen nenian malfidelecon! Tiajxon mi ne volas akcepti. LOVBORG Hedda, -- respondu al mi nur tion solan -- HEDDA Ts! (_Tesman_ kun pleto venas de la malantauxa cxambro.) TESMAN Jen! Jen la bonajxoj. (li metas la pleton sur la tablon) HEDDA Kia
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:
LOVBORG
 

Tesman

 

TESMAN

 
rigardas
 
Gabler
 

Lovborg

 
sinjoro
 

albumon

 
Jorgen
 

rajtas


malrapide

 

malantauxa

 

dauxre

 

cxambro

 

paroli

 

ekrigardas

 
Ortlermontaro
 

mallauxte

 

respondu

 

Dolomitoj


rigardu

 
antauxe
 

observadas

 

cigaredojn

 

dankon

 
enmetu
 

Almenaux

 

puncxo

 

kelkajn

 

demandi


malantauxan

 

cxambron

 

kukojn

 

dekstren

 

komprenas

 
Tiajxon
 
akcepti
 

malfidelecon

 

nenian

 

sprita


tablon

 

pleton

 

bonajxoj

 
ridetas
 

kondutos

 
intime
 

studante

 

aspekte

 

profunde

 

ofendas