FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   68   >>  
data --! BRACK Kial nevidata? HEDDA Por auxskulti iujn el viaj spritajxoj sen pudoraj diskretajxoj, sinjoro Asesoro. BRACK (ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino. TESMAN (ankaux li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu! BRACK Nu, adiaux, adiaux, sinjorinoj! LOVBORG (kapklinas adiauxe) Do je la deka. (_Brack_, _Lovborg_ kaj _Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro. Samtempe _Berte_ venas de la malantauxa cxambro kun eklumigita lampo, kiun sxi metas sur la salontablon, kaj eliras la saman vojon.) ELVSTED (ekstaris kaj maltrankvile pasxas sur la planko) Hedda, -- Hedda, -- al kio tio cxi kondukos! HEDDA Je la deka, -- tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj en la hararo. Verva kaj vigla -- ELVSTED Dio donu ke tiel estos. HEDDA Kaj tiam, vidu, -- tiam li estos regajninta la regadon de si mem. Tiam li estos libera homo dum cxiuj siaj tagoj. ELVSTED Ho Dio, jes, -- se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias. HEDDA Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni testu -- ELVSTED Vi havas iun kasx-intencon, Hedda! HEDDA Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto de homo. ELVSTED Cxu vi ne tion havas? HEDDA Ne havas -- kaj neniam havis. ELVSTED Sed sur via edzo do? HEDDA Hoj, _tio_ efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom malricxa mi estas. Kaj _vi_ havu la favoron esti tiom ricxa! (cxirkauxbrakas sxin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos viajn harojn. ELVSTED Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda! BERTE (en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la mangxocxambro, Sinjorino. HEDDA Bone. Ni venos. ELVSTED Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj! HEDDA Sensencajxo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, -- Je la deka, -- revenos Ejlert Lovborg -- kun vitfolioj en la hararo. (Kvazaux perforte sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ al la pordo.) TRIA AKTO (La cxambro de _gesinjoroj Tesman_. La pordokurtenoj estas tiritaj antaux la aperturo. Tiel same antaux la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun sxirmilo, mecxo malsuprensxrauxbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaux estingigxis.) (_Sinjorino Elvsted_, envolvita en granda sxalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la f
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:
ELVSTED
 

Sinjorino

 

Tesman

 
vitfolioj
 
eliras
 

Elvsted

 
hararo
 

revenos

 
cxambro
 

Lovborg


adiaux

 

antaux

 

valorus

 

efektive

 

mangxocxambro

 

forbruligos

 
kompreni
 

neniam

 

pretigita

 

cxirkauxbrakas


favoron

 
tetablo
 

malricxa

 

pordaperturo

 

pensas

 
harojn
 

malferma

 

malklare

 

kerosenlampo

 

sxirmilo


malsuprensxrauxbita

 

skabelo

 

piedoj

 

preskaux

 

estingigxis

 
envolvita
 
granda
 

teakvon

 

stultulino

 

Sensencajxo


prefere

 

hejmen

 

Ejlert

 
pordokurtenoj
 

gesinjoroj

 
tiritaj
 

aperturo

 

Kvazaux

 

perforte

 

sinjorinon