FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   68   >>  
LOVBORG La homoj povas kredi, kion ili volas, -- gxis plue. ELVSTED (gxoje) Jes, cxu ne vere! HEDDA Tion ja montris klare la vizagxo de asesoro Brack. LOVBORG Kiel do? HEDDA Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuragxis eniri tien al la tablo. LOVBORG Mi ne kuragxis! Mi prefere volis ja resti cxi tie kaj paroli kun _vi_. ELVSTED Estis ja tute kompreneble, Hedda. HEDDA Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaux vidis, ke li ekridetis kaj jxetis okulumon al Tesman, kiam vi ecx ne kuragxis kunveni al tiu povra, eta festeno. LOVBORG Kuragxis! Vi diras ke mi ne kuragxis? HEDDA Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton. LOVBORG Lasu nur tion al li. HEDDA Vi do ne kuniros? LOVBORG Mi restos cxe vi kaj Tea. ELVSTED Jes, Hedda, -- tion vi ja povas pensi. HEDDA (ridetas kaj kapklinas aprobe al _Lovborg_) Do fundamente solide masonita. Principofirma por cxiam. Jen kia devas esti viro! (turnas sin al _sinjorino Elvsted_ kaj frapetas sxin) Nu, cxu mi ne tion diris, kiam vi, tute freneza, venis cxi tien cximatene -- LOVBORG (mirigita) Freneza! ELVSTED (terurigita) Hedda, -- Hedda do --! HEDDA Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo -- (interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj! LOVBORG (estas skuita) Aha, -- kio do estas tio cxi, sinjorino Tesman! ELVSTED Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras! HEDDA Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante. LOVBORG En morta timo, do. Pro mi. ELVSTED (mallauxte, plende) Ho, Hedda, -- nun vi igis min tute malfelicxa! LOVBORG (rigardas sxin dum momento fikse; grimacas) Do _tio_ estis de la kamarado la senrezerva fido al mi. ELVSTED (petoplene) Ho, kara amiko, -- vi devas unue auxskulti --! LOVBORG (prenas unu el la plenaj puncxoglasoj, suprenlevas gxin, kaj diras malrapide per rauxka vocxo) Via tosto, Tea! (li malplenigas la glason, demetas gxin kaj prenas la alian) ELVSTED (mallauxte) Ho, Hedda, Hedda, -- kial vi tion volus! HEDDA Volus! Mi? Cxu vi estas freneza? LOVBORG Kaj ankaux toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Gxi vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason) HEDDA (metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, -- ne pli nune. Memoru, ke vi iros en festenon. ELVSTED Ne, ne, ne! HEDDA Sx-sx! Ili sidas vin rigardante. LOVBORG (demetas la glason) Vi, Tea, -- diru nun la veron. ELVSTED Jes! LOVBOR
PREV.   NEXT  
|<   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60  
61   62   63   64   65   66   67   68   >>  



Top keywords:
LOVBORG
 

ELVSTED

 
asesoro
 

kuragxis

 
sinjorino
 
glason
 
Tesman
 

ankaux

 

mallauxte

 

demetas


freneza

 

prenas

 

grimacas

 

kamarado

 

senrezerva

 

petoplene

 

abomena

 

observante

 

trankvila

 

plende


LOVBOR

 

rigardas

 

malfelicxa

 

momento

 
puncxoglasoj
 
Dankon
 

toston

 

Memoru

 

festenon

 

brakon


plenigi

 
trinkas
 
denove
 

suprenlevas

 

malrapide

 

plenaj

 

auxskulti

 

rigardante

 

malplenigas

 
rauxka

Elvsted
 
kompreneble
 

suspekti

 

paroli

 
ekridetis
 

festeno

 

Kuragxis

 

kunveni

 

jxetis

 
okulumon