A
Ho, Dio, -- cxu eble mi trafis vin?
BRACK
(ankoraux ekstere) Cxesu pri tiuj stultajxoj!
HEDDA
Do, envenu, Asesoro.
(_Asesoro Brack_, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra
pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.)
BRACK
Pro diablo, -- cxu vi ankoraux faras tiun sporton? Al kio vi pafas?
HEDDA
Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron.
BRACK
(zorge prenas la pistolon el sxia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas
gxin) Aha, tiun cxi, -- tiun mi bone konas. (cxirkauxrigardas) Kie
ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas)
Cxar nun ni suficxe sxercis hodiaux.
HEDDA
Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupigxu?
BRACK
Cxu vi ne akceptis vizitantojn?
HEDDA
(fermas la vitran pordon) Ecx ne unu. Cxiuj la intimaj versxajne
ankoraux estas en la kamparo.
BRACK
Kaj eble ankaux Tesman ne estas hejme?
HEDDA
(cxe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne.
Tuj post kiam li mangxis, li kuris al la onklinoj. Cxar li ne atendis
vin tiel frue.
BRACK
Hm, -- domagxe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi.
HEDDA
(turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte?
BRACK
Nu, cxar tial mi estus veninta cxi tien ankoraux iom -- pli frue.
HEDDA
(pasxas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun
renkontanta. Cxar mi estis en mia cxambro sxangxante vestojn post la
tagmangxo.
BRACK
Kaj ne trovigxas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti?
HEDDA
Vi ja forgesis tian arangxi.
BRACK
Jen, ankaux _tio_ estis stulta de mi.
HEDDA
Nu, do ni sidigxu cxi tie. Kaj atendu. Cxar Tesman versxajne ne
revenos hejmen tiom frue.
BRACK
Nu do, kara Dio, mi estu pacienca.
(_Hedda_ sidigas sin en la sofoangulon. _Brack_ metas sian mantelon
super la dorson de la plej proksima segxo kaj eksidas, sed dauxre
tenas la cxapelon en la mano. Mallonga pauxzo. Ili rigardas unu la
alian.)
HEDDA
Nu?
BRACK
(per la sama vocxo) Nu?
HEDDA
Estas mi, kiu demandis unue.
BRACK
(klinas sin iom antauxen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan
babiladon, sinjorino Hedda.
HEDDA
(kusxigas sin iom pli malantauxen en la sofo) Cxu ne sxajnas al vi,
ke estas kvazaux eterneco post kiam ni laste kunparolis? -- Nu, la
rimarkoj preterpasante hieraux vespere kaj hodiaux matene -- mi ne
grave konsideras.
BRACK
Sed tiel inter ni du? -- Du solaj vi aludas?
HEDDA
Nu jes. Proksimume.
BRACK
Cxiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi bald
|