FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
s kun mi. Parolis pri senfine profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, felicxa tempo, kiam mi partoprenis lian laboron! Kiam mi permesigxis helpi lin! HEDDA Do, tion vi povis? ELVSTED Jes. Kiam li ion skribis, ni devis cxiam labori kune. HEDDA Do, kiel du bonaj kamaradoj. ELVSTED (viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda -- tiel ankaux li nomis nin! -- Ho, mi devus ja senti min korege gxoja. Sed ecx tion mi ne povas. Cxar mi ja ne scias, cxu tio dauxros kun la tempo. HEDDA Cxu via fido al li ne estas pli forta ol tio? ELVSTED (peze) Virina ombro staras inter Ejlert Lovborg kaj mi. HEDDA (rigardas sxin intense) Kiu _tiu_ estus? ELVSTED Mi ne scias. Iu aux alia de -- de lia pasinteco. Iu kiun li versxajne neniam forgesas. HEDDA Kion li diris -- pri tio? ELVSTED Nur unu fojon -- preterpase -- li aludis. HEDDA Do! Kaj kion li jen diris? ELVSTED Li diris, ke kiam ili disigxis, tiam sxi volus pafi lin per pistolo. HEDDA (malvarme, sinrege) Ho cxu! Tiajxon oni ne kutimas fari cxi tie. ELVSTED Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la rugxhara kantistino, kun kiu li dum tempo -- HEDDA Jes, povas esti. ELVSTED Cxar mi memoras, ke oni diris pri sxi, ke sxi kunportis sxargitajn armilojn. HEDDA Nu, -- do kompreneble estas sxi. ELVSTED (tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, -- nun mi auxdas, ke tiu kantistino, -- sxi estas denove en la urbo! Ho, -- mi estas tute malespera -- HEDDA (ekrigardas al la malantauxa cxambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras kaj flustras) Tea, -- cxio devas resti inter vi kaj mi. ELVSTED (eksaltas) Ho jes, -- jes! Pro Dio --! (_Jorgen Tesman_, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la malantauxa cxambro.) TESMAN Jen, -- nun la epistolo estas prete verkita. HEDDA Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. Atendu iomete. Mi akompanos al la gxardenpordego. TESMAN Jen, Hedda, -- eble Berte povas ekspedi tiun cxi? HEDDA (prenas la leteron) Mi diros al sxi. (_Berte_ venas de la antauxcxambro.) BERTE Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn. HEDDA Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen -- metu tiun cxi leteron en la posxtkeston. BERTE (prenas la leteron) Jes, Sinjorino. (Sxi malfermas la pordon por _asesoro Brack_ kaj mem eliras. La asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun elastaj movoj. La vizagxo estas ronda, sed kun nobla profilo. La
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:
ELVSTED
 

leteron

 

TESMAN

 
prenas
 
Tesman
 

kredas

 
kantistino
 

asesoro

 
cxambro
 

malantauxa


Jorgen

 

letero

 

manojn

 

tordas

 

kompreneble

 

dekstre

 
malespera
 

ekrigardas

 

flustras

 

eksaltas


ekstaras

 
auxdas
 

denove

 

ekspedi

 

malfermas

 
pordon
 

Sinjorino

 

posxtkeston

 

asesoron

 

bonvole


enveni

 

eliras

 

vizagxo

 

elastaj

 

staturo

 
sinjoro
 
Diktrunka
 

gesinjorojn

 

foriri

 

Atendu


Elvsted

 

sinjorino

 

verkita

 
iomete
 

akompanos

 
Asesoro
 

deziras

 

viziti

 

antauxcxambro

 

gxardenpordego