stis, mi opinias, kortusxitaj per sxiaj suferadoj.
Sancxjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante
sxian kondicxon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li
tenis ason kaj du damojn en sia maniko.
Estos vidate, ankaux, ke la situacio estis originala. Mortoj estis
neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskigxo estis novajxo. Homoj
jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo
de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentigxis _ab
initio_. Tial la ekscitigxo.
"Vi eniru tien, Stucxjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko,"
alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas
fari. Vi estas spertulo pri tiajxoj."
Eble la elekto estis tauxga. Stucxjo jam estis, en aliaj klimatoj,
la lauxsupoza cxefo de du familioj; efektive, estis al iu legxa
senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo--urbo de
rifugxo--sxuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj
Stucxjo estis suficxe sagxa por cedi al la plejmulto. La pordo fermigxis
malantaux la porokaza kirurgo kaj akusxisto, kaj Rora-Kampadejo sidigxis
ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton.
La kunvenintaro nombris cxirkaux cent virojn. Unu-du el tiuj estis
efektivaj fugxintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj cxiuj estis
sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antauxaj
vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizagxon,
kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian
aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj
plej kuragxa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis
dolcxan vocxon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj"
aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj
detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo
iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan
potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano;
la plej lerta pafisto havis solan okulon.
Tia estis la fizika aspekto de la viroj disigxintaj cxirkaux la kabano.
La kabano kusxis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La
sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta
la kabanon, nun lumigatan de la levigxanta luno. Eble la suferanta
virino vidis gxin de la kruda litbenko sur kiu sxi kusxis--vidis gxin
suprenserpentadi kiel argxenta fadeno
|