FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25  
26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
Project Gutenberg's Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte, by Bret Harte This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte Author: Bret Harte Translator: Edwin Grobe Release Date: March 29, 2007 [EBook #20931] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net TRI NOVELOJ de Usona Verkisto BRET HARTE (1836-1902) "La Bonsxanco de Rora-Kampadejo" "La Forpelitoj de Poker-Ebenajxo" "La Partnero de Tenesio" Esperantigis EDWIN GROBE 2003 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281, Usono LA BONSXANCO DE RORA-KAMPADEJO Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, cxar en 1850 tiajxo ne estis suficxe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne nur la fosajxoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, dauxrigis trankvile sian ludadon en la tago kiam Franca Pecxjo kaj Kanaka Jocxjo sin mortpafis unu la alian trans la vendotablon de la antauxcxambro. La tuta kampadejo trovigxis en kunveno antaux kruda kabano cxe la ekstera limo de la malplenejo. Interparolado okazis en mallauxta tono, sed virina nomo ripetigxis ofte. Estis nomo suficxe konata en la kampadejo: "Cxerokea Sanjo." Eble pli bone estus malmulte paroli pri sxi. Sxi estis kruda kaj, ni timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo sxi estis la sola virino en Rora-Kampadejo, kaj jxus tiam kusxis en malfacilega embaraso, kiam sxi plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Dibocxema, forlasita, nerevalorigebla, sxi suferis tamen martirecon jam suficxe malfacilan por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia soleco. La praa malbeno surfalis sxin en tiu origina izoleco devinta tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la pentopago de sxia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al sxi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, sxi renkontis nur la duonmalestimajn vizagxojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj el la spektantoj e
PREV.   NEXT  
|<   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25  
26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

suficxe

 

Kampadejo

 

Verkisto

 

kampadejo

 

Project

 
virino
 

NOVELOJ

 

Gutenberg

 

Noveloj

 

Kanaka


Cxerokea
 

Pecxjo

 

Franca

 

malmulte

 

konata

 

paroli

 

Jocxjo

 
mortpafis
 

vendotablon

 

antaux


trovigxis

 

antauxcxambro

 

kunveno

 

kabano

 

mallauxta

 

virina

 
ripetigxis
 
okazis
 

ekstera

 
malplenejo

Interparolado

 

Dibocxema

 

pentopago

 
plejmulte
 

momento

 

trajto

 

devinta

 

izoleco

 
timegindigi
 

mankis


kunestantoj

 

kelkaj

 

spektantoj

 

masklaj

 

tenereco

 

intuiciaj

 
prizorgo
 
renkontis
 

vizagxojn

 

duonmalestimajn