vojo gxis Sablo-Baro--kampadejo kiu, ne ankoraux spertinte la
regenerajn influojn de Poker-Ebenajxo, sxajnis rezulte proponi ian
inviton al la elmigrintoj, lokigxis trans kruta montaro. Gxi estis
malproksima je tagdauxra vojagxo. En tiu progresinta sezono la kompanio
transpasis baldaux la malseketajn moderklimatajn regionojn de la
antauxmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La
vojeto estis mallargxa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruligxis
sian selon kaj, terenigxinte, deklaris sian intencon ne plu antauxeniri,
kaj la kompanio haltis.
La loko estis elstare sovagxa kaj impona. Arbara amfiteatro, cxirkauxate
cxe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde gxis
la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube
la plej tauxga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed
S-ro Okhursto sciis ke apenaux duono de la vojagxo gxis Sablo-Baro
estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por
prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojagxantoj,
kun filozofia komentado pri la malsagxeco de "enjxeti iliajn kartojn
antaux ol la matcxo finludigxos." Sed ili havis provizon da alkoholajxoj
kiu en la nuna krizostato anstatauxis mangxajxon, fuelon, ripozon kaj
antauxscion. Malgraux liaj protestoj, antaux ne longe ili subestis
pli malpli gxian influon. Onklo Vilcxjeto pasis rapide el militema
stato en stuporon, la Dukino sentimentalacxigxis kaj Patrino Sxiptono
ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraux rokon,
superrigardante ilin trankvile.
S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon,
senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero,
li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kusxantajn
kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj
vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis,
senpolvigante siajn nigrajn vestajxojn, lavante al si la manojn kaj la
vizagxon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj
kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian gxenon. La ideo forlasi liajn
pli malfortajn kaj pli bedauxrindajn kunestantojn neniam alvenis eble
en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitigxo
kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li
fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn
super la pinarboj lin cxirkauxantaj; la cxielon
|