vido, kelkaj, rigardante malantauxen, kredis vidi la
Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo,
kun la sxovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizagxo estis enteregita en
lia rugxa vakertuko. Sed aliaj kontrauxdiris ke je tiu distanco vizagxo
kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido.
En la reago sekvinta la febran ekscitigxon de tiu tago, oni ne forgesis
la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco
en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia gxenerala
mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li
diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia
forta sano kaj lia granda potenco sxajnis videble malkreski; kaj kiam la
pluva sezono establigxis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el
la roka altajxeto sur la tombo de Tenesio, li enlitigxis.
Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano sxanceligxis en la sxtormo
kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego
kaj fluego de la sxvelinta rivero auxdigxis sube, la Partnero de Tenesio
levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti
Tenesion; mi devas meti Jxaninjon en la cxaron," kaj estus ellitigxinta
sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, dauxre li postkuris
sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Jxaninjo--trankvile, eta
karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn--kaj priatentu
ankaux lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li
subenfalas rekte sur la vojeton. Dauxrigu vian iradon rekte gxis la
pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!--jen li
estas--alvenante cxi tien--tute sola, malebria, kun la vizagxo tute
brilega. Tenesio! Partnero!"
Kaj tial ili renkontigxis.
INFORMO
En la duonsovagxa, ofte senlegxa, intermontara Kalifornio
de la mez-deknauxjarcento,
en malbelaj provizoraj riverbordaj kaj montetdeklivaj kampadejoj,
orsercxantoj, pioniroj, fugxintoj, ekzilitoj,
vetludistoj, malcxastulinoj, sxtelistoj, murdintoj,
kaj ceteraj malhonestuloj kaj aventuruloj
penadas kunvivi kaj kunlabori
en malfacilegaj fizikaj kaj emociaj kondicxoj.
Cxi tie kuragxo kaj pacienco estas cxiutagaj necesajxoj
dum bonkoreco kaj malavareco estigxas
nur maloftege kiel surprizaj kaj bonvenaj benoj.
Uzante realisman, foje naturalisman, ofte ironian stilon
kiu iom memorigas Balzakon*, Zolaon* kaj Dikenzon,*
B
|