aivulo persistis nomi la "rapidpiedan
Ahxilon."
Kaj tial, kun malmulte da mangxajxo kaj multe da Homero kaj akordiono,
tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno
forlasis ilin kaj denove el plumbaj cxieloj la negxeroj kribrigxis
sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime cxirkaux ili,
alvenis la negxa cirklo, gxis finfine ili rigardis el sia malliberejo
trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn
super iliaj kapoj. Estigxis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn
fajrojn, ecx helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kasxitaj
en la negxamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturnigxis de
la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj
estis felicxaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdigxanta
ludo antaux si. La Dukino, pli gaja ol antauxe, alprenis la taskon
prizorgi Pinjon. Nur Patrino Sxiptono--antauxe la plej forta de la
kompanio--sxajnis malsanigxi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago
sxi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," sxi diris en vocxo de
plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu
la pakajxon de sub mia kapo kaj malfermu gxin." S-ro Okhursto faris
tion. Gxi enhavis la nutrajxojn de Patrino Sxiptono por la pasinta
semajno, netusxitajn. "Havigu ilin al la infano," sxi diris, indikante
la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel
oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum sxi rekusxigxis kaj,
turnante la vizagxon al la muro, forpasis trankvile.
La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron
oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Sxiptono estis enterigita en
la negxo, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li
paron da negxsxuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankoraux
unu sxanco el cent por savi sxin," li diris, indikante Pinjon; "sed
gxi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenajxon. "Se vi
povos alveni tien en du tagoj, sxi estos savita." "Cxu kaj vi?" demandis
Tocxjo Simsono. "Mi restos cxi-tie," estis la abrupta respondo.
La geamantoj sin adiauxis unu la alian per longa cxirkauxbrako.
"Ne ankaux vi iras, cxu ne?" diris la Dukino. "Gxis la ravino," li
respondis. Li turnigxis subite kaj kisis la Dukinon, lasante sxian palan
vizagxon flamrugxa, kaj sxiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro.
La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Gxi revenigis la sxtormon kaj
la kirligxantan n
|