povas dauxre teni viajn kartojn, vi
bonfartos. Cxar," aldiris la vetludisto, kun gxoja nerilateco,
"Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
Kaj mi celas morti en Lia armeo."
La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan
valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandigxantan
stokon da provizajxoj por la matenmangxo. Estis unu el la proprajxoj
de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la
vintran pejzagxon, kvazaux kondolencante bedauxre pri la pasinteco.
Sed gxi malkasxis drivajxon post drivajxo da negxo alte amasigita
cxirkaux la dometacxo; senespera, senmapa, senspura maro da blanko
etendigxanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankoraux
alkrocxigxis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilagxo
Poker-Ebenajxo levigxis mejlojn for. Patrino Sxiptono vidis gxin kaj
ekde malproksima altajxo de sia roka fortikajxo, lancxis en tiu direkto
finan malbenon. Estis sxia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo
estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis sxin, sxi
informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam
sxi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel placxis al sxi kaj
al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi sxian
maluzon de sakrajxoj kaj maldecajxoj estis konsolanta kaj genia teorio
de la paro.
Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la ancxaj notoj de la
akordiono levigxis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj
anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi
la doloregan vakuon postlasitan per malsuficxaj mangxajxoj kaj Pinjo
proponis novan distrajxon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj
kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankaux tiu
propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn
antauxe tiu bonsxancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de
Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la cxefajn eventojn
de tiu poemo--komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte
la vortojn--en la aktuala lingvajxo de Sablo-Baro. Kaj tial dum la
cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja
tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de
la ravino sxajnis riverenci antaux la kolero de la filo de Peleo. S-ro
Okhursto auxskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesigxis
pri la sorto de "Hakilo," kiel la N
|