to. Ambaux estis sentimaj; ambaux aplombaj kaj
sendependaj; kaj ambaux ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa
jarcento nomigxintus "heroa" sed en la deknauxa "sendisciplina."
"Kion vi havas tie?--Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile.
"Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du
revolverojn kaj Bovio-trancxilon.
"Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de
vetludisto, li forjxetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia
kaptinto.
Estis varma nokto. La friska venteto kiu levigxis kutime je la subiro
de la suno malantaux la veprejkronita monto mankis tiun vesperon cxe
Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokigxis je varmigitaj rezinecaj odoroj,
kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn
elspirajxojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraux
plenigis la kampadejon. Lumoj movigxis maltrankvile laux la riverbordo,
levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraux la
nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super
la ekspresoficejo reliefigxis brile, kvazaux fiksrigardante; kaj tra
iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de
la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super cxio
tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstarigxis Siero-Montaro,
fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli
senpasiaj.
La proceso de Tenesio efektivigxis tiel juste kiel eblis sub la egido de
jugxisto kaj jxurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto
la antauxajn okazacxojn de aresto kaj akuzo. La legxo de Sablo-Baro
estis nepacigebla sed ne vengxema. La ekscitigxo kaj la personaj sentoj
de la cxasado jam finigxis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis
pretaj auxskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili
jam antauxkonkludis, nesuficxa. Havante nenian dubon en siaj propraj
mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en
la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de
gxeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia
temerara auxdaco sxajnis rajtigi. La jugxisto sxajnis pli anksia ol
la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, versxajne sentis
makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian
manon en cxi-tiu matcxo," estis lia sensxangxa sed bonhumora respondo al
cxiuj demandoj. La jugxisto--kiu estis ankaux lia k
|