ukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola."
Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilcxjeto
eksplodu ridegante. Ecx tiam tiulasta sentis sin devigata retirigxi laux
la kanjono gxis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la
sxercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontraux sian kruron,
kunpremoj de la vizagxo kaj la kutima sakrajxaro. Sed kiam li revenis al
siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro--cxar la aero
jam strange malvarmigxis kaj la cxielo nubkovritigxis--partoprenantajn
versxajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina
maniero al la Dukino kiu auxskultis kun interesigxo kaj vigleco kiujn
sxi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, versxajne kun
egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Sxiptono kiu malstrecxigxis
verdire en afablecon. "Cxu cxi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo
Vilcxjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron,
la resaltan fajrlumon kaj la sxnuritajn bestojn en la unua plano. Subite
ideo enmiksigxis kun la alkoholajxaj haladzoj gxenantaj lian cerbon.
Versxajne gxi estis de sxerca karaktero cxar denove li sentis la devon
frapi la kruron kaj sxovi la pugnon enbusxen.
Dum la ombroj suprenrampetis laux la monto, venteto lulis la suprojn
de la pinarboj kaj gxemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La
ruinigitan kabanacxon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj brancxoj, oni
dedicxis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartigxis, senceremonie
ili intersxangxis kison, tiel honestan kaj sinceran ke gxi auxdeblis
eble super la sxanceligxantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la
malbonvolema Patrino Sxiptono estis versxajne tro mirigitaj por
prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turnigxis
senvorte al la kabanacxo. La fajron oni rekonsistigis, la viroj
kusxigxis antaux la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis.
S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Gxis la mateno li vekigxis
sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron,
la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio gxin
sensangigis--negxon!
Li starigxis eksalte intencante veki la dormantojn, cxar nepre necesis
ne perdi tempon. Sed turnigxinte al la loko kie Onklo Vilcxjeto kusxis
antauxe, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj
blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis sxnuritaj;
ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la n
|